Tradukoj de poemoj

kaj prozpoemoj

fare de Cezar


plia kolekto de kantotradukoj en cezarpoezio

ipernitia fotoalbumo kun kolekto de kantotekstoj



******************************************************************

Aliaj ligoj de mi kaj de klubo Karapaco


Esperanto


www.cezarpoezio.de
www.karapaco.de
www.ipernity.com/cezar
retmagazinoKARAPACOPANORAMO
www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de
www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de
www.traven.cezarpoezio.de


Deutsch

www.schorschkultur.de
Hans-Georg Kaiser - Gedichte.blogger.com







CEZAR


DEK KONSILOJ

PRI LA TRADUKADO

I

Legu multajn gramatikajn librojn en Esperanto kaj en via lingvo, ĉar vi devas regi la gramatikajn regulojn de la koncernataj lingvoj tiel bone kiel balancartisto la iradon sur la ŝnuro.

II

Legu librojn pri bona stilo en Esperanto, lernu ĝin de bonegaj verkistoj kiel Zamenhof, Kaloĉaj, Waringhien, Kabe kaj de aliaj. Sed legu tiajn stilkonsilojn ankaŭ en via lingvo. Nur tiu, kiu bone esprimas sin, estas bone komprenata.

III

Traduku nur tion, kion vi mem komprenas, sed tion traduku ĉiam sen timo pri ridado de aliaj. Se vi estos tradukinta la centan rimpoemon aŭ la trian romanon, neniu plu ridos pri vi. Tradukadon oni lernas per tradukado kaj kun obstino. Ankaŭ per tio, ke oni turnas sin al pli spertaj esperantistoj kaj petas ilin pri korektoj.

IV

Neniam uzu vortojn aŭ vortkombinojn, kiujn vi ne perfekte regas, prefere antaŭe certigu vin en vortaro ktp....

V

Ne traduku vortojn, sed enhavojn kaj ties formojn. Traduku kiel artisto, redonu la ĉarmon de la originalo, kreu fakte novan originalon.

VI

Neniam ŝanĝu la formon de originala poemo, ekz. per aldono de pliaj silaboj, prefere rezignu pri la traduko entute. Tio estas: traduku, ankaŭ en prozo, kiel eble plej laŭ la originalo. Ĉiu arbitreco kiel tradukisto estu for de vi.

VII

Ĉiam legu laŭte viajn tradukojn, por eltrovi la melodion de la traduko kaj por kontroli, ĉu ĝi ankaŭ sonas bone.

VIII

Ne tuj publikigu viajn unuajn tradukojn, sed retraduku ilin pliajn fojojn antaŭ la publikigo, ĉar la unua ŝajne bona impreso vin - ofte - blindigas.

IX

Verku ankaŭ ĉeokaze originale por konstati la diferencojn de verkado kaj de tradukado.

X

Neniam pensu, ke estas la kulpo de neperfekta Esperanto, se iu traduko ne sukcesas al vi, estas ĉiam via neperfekteco. Neniu lingvo estas pli elasta aŭ pli fleksebla ol Esperanto! Konsciiĝu kaj fidu pri tio!