WILLY DUNN

La revulo
Mi estas revulo,mi revis dum mia tuta vivo.
Kaj mi revas
pri pli bona tago.
Eble jam morgaŭ
brilos la suno
kaj la tuta mondo
ridetos kaj brilos.
Mi estas benata
ĉar ino amas min,
ŝi estas tiel afabla
kiel la matena suno.
Pardonu, se ni ne tute
konvenas al via plano.
Ŝi simple estas delikate
amanta karulino,
kiu ĉiam revas.
Kelkaj homoj
envias min
pri mia revado,
volas detrui ĝin.
Sed ĉiufoje iam venos
pli hela tago.
Kaj mi revos
ĝis ĝi venos al mi.