Hans Magnus Enzensberger

FIRST THINGS FIRST

Principe ni ne multe obĵetas kontraŭ
la inferfajron, la reenkarniĝon, la paradizon.
Se devas esti, bonvolu!
Sed ĝis tiam ni havas aliajn prioritatojn.

Pri la katnecesejo, la aktualan konton
kaj la nereteneblajn statojn de la mondo
ni nepre devas zorgi nin,
eĉ ne pensante pri la interreto
kaj la indikoj pri la akvonivelo.

Kelkfoje ni ne plu scias
kion fari unue
pro la multaj problemoj.
Ĉiam iu mortas,
ĉiam iu estas naskata.

Jen apenaŭ eblas plu
rompi la kapon al si
pri la propra senmorteco.
Unue rapida rigardo
en la terminkalendaron,

kaj poste la alia.

 
trad. Cezar