telegramo

postnaskito Franz Hodjak

al Brecht:

Telegramo

en la postmondon


Kiu parolas ĉi tie pri indulgo
kaj tiel plu?

La ŝarĝo de la ordenoj logas el la brusto
foje foje ĝemon

tra la gorĝo malsupren fluas alkoholo

la kuŝbenkoj staras en la plej favora
angulo al la suno
neniu venteto moviĝas
neniu fingro

la rigardo koncentriĝas al sambuka arbusto,
gazetoj, cementsakoj, kaj al la propra ventro

neniu necerteco, neniu tikado per la okulharoj
neniu lasta vorto plu

ĝustatempe
kiel ĉiam
aperas la leterportisto -
monsumoj donas respondon
al la demandoj de la verkistoj

tradukis Cezar