Dieter Kerschek

Venu, Luno

Venu malsupren, Luno, venu malsupren.
Vian lokon okupu la bluso,
la bluso de la perditaj animoj
en la keglotaverno de Aŭgust Fengler,
Luno, venu malsupren, luno.
Trempu vin en la nubojn el fumo
& kriĉoj.
Trempu vin en la lagetojn el brando
& biero.
Venu malsupren, duonplena luno, ni
plenigos vin
La tablo havas kvar piedojn,
la homo havas nur du.
Kiu tago estas hodiaŭ? - Iu,
& tiu tuj pasos.
Venu, Luno, venu malsupren,
ni nun lasos ŝvebi ĉielen la bluson,
la bluson de la perditaj animoj
en la keglotaverno de Fengler.