Joachim Ringelnatz
En la parko
Ĉe eta arbet' staris kapreolet'
en reva beat' en kviet',
je l' dudektria kaj du.
Je la kvara de fest'
mi revenis en fru'.
Jen plu revis ankoraŭ la best'.
Mallaŭte mi iris - sen spir' kun diskret' -
kontraŭ la vent' ĉe l' arbet'.
Mi tuŝis la beston je unu heliks'.
Jen ĝi estis el gips'.
trad. Cezar
Joachim Ringelnatz
Im Park
Ein ganz kleines Reh stand am ganz kleinen Baum
Still und verklärt wie im Traum.
Das war des Nachts elf Uhr zwei.
Und dann kam ich um vier
Morgens wieder vorbei,
Und da träumte noch immer das Tier.
Nun schlich ich mich leise - ich atmete kaum -
Gegen den Wind an den Baum,
Und gab dem Reh einen ganz kleinen Stips.
Und da war es aus Gips.
Pri la poemo kaj la aŭtoro

" Ke la plej eta mondo estas la
plej granda", tiun ekkonon Rigelnatz havis jam tre frue. Dum sia tuta
vivo li sekvis ĝin konfide. Tiel li heroldis pri suahelilipharo ĉe la
Kattegat, pri tro longa bumerango, pri muŝo en aviadilo kaj pri
malnova ŝiphorloĝo, li lasis kvereli lampon kaj spegulon, li kantis pri
benko antaŭ la stacidomo, pri pavimŝtono kaj terpomojn kun ŝelo. Ankaŭ
la ŝtrumprubando de lia onklino validis lirikan rememoron, tiel, kiel
la malsana tenio kaj la viro, kiu eltrovis la tekston de la
impostformularo (kiel li eble aspektas, demandis sin Ringelnatz.) Lian
unuan poemkolekton li nomis: "Die Schnupftabakdose" (La snuftabakujo).
Ringelnatz, naskita kiel Hans
Bötticher en 1883 en Saksujo, en la urbo Wurzen, serĉis la etan mondon
kiel ŝtofon por siaj draste-komikaj, delikate kuriozaj kaj parte
splene-humuraj poemoj, spite al fanfaronema kaj megalomania erao. En
nia tempo kabaredaj ŝerculoj de preskaŭ ĉiu speco estas bonvenegaj, sed
la germana imperiestra regno en la erao antaŭ sia kolapso havis nur tre
limigitan humurtoleremon. Ekstere de la oficira kantinoŝerco
(kazinoŝerco) apenaŭ estis io. Sed Ringelnatz sekvis nelacigeble al sia
muzo el la "eta mondo" - kiu ankaŭ post la Unua Mondmilto kiel humuro
fariĝis vivnecesa, sed tamen plu estis relative rara.
La poemo Im Park (En la parko)
omaĝas al tiu precipa muzo eĉ duoble: La kapreolo estas tute eta kaj
tiel ankaŭ la arbo, ĉe kiu ĝi staras. La atmosfero estas perfekta jam
en la dua linio: jen miniaturo kun parkmotivo, kaj la kapreolo, kvankam
timema de naturo staras senmove ĉe la arbo. Idilia loko estas tiu
parko, pacema sfero, neniu bruo ĝenas la kvieton, la besto alie ja
forsaltus. Tiel pensas ankaŭ la poeto, pasante la idilion kaj li ĝojas
pri tio. Sed revenante post horoj ekmatene, li trovas ĉion neŝanĝita:
la arbeton kaj la kapreoleton, jen li tamen subite ekmiras. Li ŝtele
aliras, atentas pri tio, ke la besto ne flaru lin kaj etendas sian
manon por fari ekzamenon...
Laŭ informoj de la libro: "50 klasikuloj LIRIKO" Gerstenberg-eldonejo, Hildesheim, Germanio
trad. kaj kompilis Donjo & Cezar
