Deziro kaj vivo / Kurzens: Ĉu tio do - la vivo?

ANTONIN BARTUŜEK

Tiuj malmultaj jaroj

Vi ne volas ĉesi kontraŭstari.
Ankoraŭ vi esperas.
Vi konservas la fingropremaĵojn
de ĉiuj katastrofoj.
Vi sopiras kapti ilin ĉe delikto.
La neĝo falas duoble.
Kaj subite ni havas grizan hararon,
ambaŭ.

tradukis Cezar

laŭ traduko de Reiner Kunze "Diese paar Jaare"


PS: Tiu poeto en la socialisma Ĉeĥoslovakio estis laŭ Reiner Kunze kunfondinto de la konata literaturklubo "Amikoj de l' poezio." Sed en festskribo de la klubo li eĉ ne plu estis menciita.Ĉu pro manko de kvalito? Certe ne. Sed certe pro persona kuraĝo, pro kuraĝo antaŭ la vera malamiko - pro lia rezisto kontraŭ la stalinismo!