DE-PHAZZ


Stulta ludo

Mi estis iam detektiv',
sen multa dorm' pro la motiv''!
Ne brulis spuro tro por mi.
Ni dancis sur glaci'!

Ja kulpis ambaŭ iel ni
kaj krome eĉ sen alibi'.
El ludo iĝis ja mani'.
Mi fuĝas nun de vi.

La amo estas stulta lud'.
C'est tro pour moi, too much da krud'.
La amo estas karusel',
rapidas tro en cirkla bel'.
Se sinkos mia kor' pro pen',
mi savos ĝin per neopren'.
La amo estas fi-roman'
kaj labirint' – alveno van'?

Sed de la fino estas eĉ ne spur'.
Krevas la kap'.
La tempo haltas nur.

La amo estas stulta lud'.
C'est tro pour moi, too much da krud'.
La amo estas karusel',
rapidas tro en cirkla bel''.
Se sinkos mia kor' pro pen',
mi savos ĝin per neopren'.
La amo estas fi-roman'
kaj labirint' – alveno van'?

La amo estas stulta lud'
C'est tro pour moi, too much da krud'.
La amo estas karusel',
rapidas tro en cirkla bel'.
Se sinkos mia kor' pro pen',
mi savos ĝin per neopren'.
La amo estas fi-roman'
kaj labirint' – alveno van'?

trad. Cezar