WOLF BIERMANN

Wolf Biermann

Komandanto Che Guevara

Sed restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.

Ili timas vin, sed ni amas,
ke vi ĵetis vin en danĝeron,
se finas popol’ la mizeron.
Ili murdis vin - kaj vi mondfamas.
Sed restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.

Vi iĝis ne nul’ kun posteno,
ne granda ĉef’ monavida,
heroo skribtabla perfida
en fajna ŝtof’ eĉ kun ordeno.
Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’ sed sen timo,
komandanto Che Guevara.

La mondpovruloj sen kromoj
bezonas pli ol manĝaĉon,
ne forgesis vi la saĝon,
ke el homoj iĝu homoj.
Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.

La ruĝa stel’ sur la jako
kun nigra barbo, cigaro.
Jesu’ Kristo kun armaro,
- vi gvidas nin ĝis la atako.
Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.

Ja restas la bona kaj klara
de viaj agoj ĝis fino
pro amo, malam’, sed sen timo,
komandanto Che Guevara.

tradukis Cezar

Che Guevara
www.cezarpoezio.de/227.html