Eduard Ebel (1839-1905)
Softe falas la neĝ'
- kristnaskkanto -
Softe falas la neĝ',
lag' en frosta sieĝ'.
Kristnaska bril' de l' arbar'.
Ĝoju pri Kristnask' kun kar'.
Varm' senteblas en kor',
foru zorgoj dum hor'.
Ĉesu la plendoj, amar'.
Ĝoju pri Kristnask' kun kar'!'
Sankta nokt' venos tuj.
Ĥoranĝel-haleluj'!'
Aŭdu pri dolĉ' de l' kantar'.
Ĝoju pri Kristnask' kun kar'.
tradukis Cezar


