MAHMUD DARWIŜ


- La paco
- Murditoj kaj nekonatoj
La paco
Paco estas la memparolado de vojaĝanto
al vojaĝanto sur la transa bordo
Paco - jen du fremduloj, ili dividas inter si la kveradon de siaj kolomboj
ĉe la fino de abismo
Paco - la soleca sopiro de du malamikoj
post oscedo sur la irejo de l' enuo
Paco estas la ĝemado de du amantoj
ĉe kuna banado en lunlumo
Paco estas la peto de armilfortulo
al malfortulo, kiu tamen estas pli trankvila: Pardonu al mi.
Paco estas glavoj disrompiĝantaj vid-alvide al
natura beleco, se matena roso korodas la ŝtalon
Paco estas intima mateno, afabla kaj
facilpaŝa, malproksime de ĉiu malamikeco
Paco estas trajno, kiu kunigas ekskursintojn, kiuj hejmenvenas
aŭ elmigras en la antaŭlokojn de la eterneco
Pacon signifas publike malkaŝi, kion vi faras
kun la ombro de l' murdito.
Paco estas flegi la ĝardenon kaj demandi:
Kion ni plantos kiel sekvan?
Paco signifas memgardi pri magiaj vulpokuloj, kiuj
vekas praajn instinktojn en timigita ino
Paco estas la apoganta ĝemeto por la tremsono
en sanganta koro de gitaro
Paco estas la kanto de l' vivo ĉi tie en la vivo
sur la kordo de spiko
Pacon signifas priplori knabon, kiun rigardo de ino
traboris la koron,
ne kuglo, ne grenado
tradukis Cezar el: Kie vi estis kaj kie vi estas

Murditoj kaj nekonatoj
Murditoj kaj nekonatoj. Neniu forgeso unuigas ilin.
Neniu memoro ilin disigas. Kaj forgesitoj
En vintraj herboj, ĉe la stratrando, inter
Du longaj historioj pri heroaĵoj kaj turmento
- Mi estas la viktimo
- Ne, mi tio estas sola
Al la aŭtoro ili ne diris, ke neniu viktimo
Murdigas viktimon, ili ne diris: En historioj
Ĉiam estis krimintoj kaj viktimoj. Ili
Estis infanoj. Ili
Plukis de la cipresoj de Mesio la neĝon. Ili
Ludis kun anĝeletoj. Samaĝaj ili estis. Ili
Malĉeestis komune siajn lernejojn
La matematikhoron kaj la instruhorojn
En malnova patosa poezio
tradukis Cezar el: Kie vi estis kaj kie vi estas
