Ingeborg Bachmann

  • Ĉiutage (Alle Tage)
  • Koncedita tempo (Die gestundete Zeit)
  • Reklamo (Reklame)


Ingeborg Bachmann

Ĉiutage

La milito ne plu estas deklarata,
sed daŭrigata. La nekredebla
fariĝis ĉiutaga. La heroo
restas for de la bataloj. La malfortulo
antaŭenŝoviĝis en la fajrozonojn.
La uniformo de la tago estas la pacienco,
la premio la pala stelo
de la espero super la koro.
Oni ricevas ĝin,
se okazos nenio plu,
kiam silentiĝas la furioza pafado de la mitraloj,
kiam la malamiko fariĝis jam nevidebla
kaj la ombro de eterna armado
kovras la ĉielon.
Oni ricevas ĝin
por la fuĝo for de la flagoj,
por la kuraĝo antaŭ la amiko,
por la perfido de neindaj sekretoj
kaj la malobeo
al ĉiu ordono.

tradukis Cezar


Ingeborg Bachmann

La koncedita tempo

Venas pli duraj tagoj.
La tempo koncedita ĝis demento
fariĝas videbla horizonte.
Baldaŭ vi devas laĉi la ŝuojn
kaj peli la hundojn reen en la aluviajn kortojn.
Ĉar la intestoj de la fiŝoj
fariĝis fridaj en la vento.
Mizere brulas la lumo de la lupinoj.
Via rigardo metas spuron en la nebulon:
la tempo koncedita ĝis demento
fariĝas videbla horizonte.

Transe via amatino sinkas en la sablon,
li rektiĝas ĝis ŝia flirtanta hararo,
li interrrompas ŝin,
li ordonas silenti al ŝi,
li trovas ŝin mortebla
kaj preta por adiaŭo de li
post ĉiu ĉirkaŭbrako.

Ne rigardu malantaŭ vin.
Laĉu viajn ŝuojn.
Pelu korten la hundojn.
Ĵetu la fiŝojn en la maron.
Estingu la lupinojn!

Venas pli duraj tagoj.

Tradukis Cezar

Kriantaj koloroj por ĵazklubo

Ingeborg Bachmann

"Reklamo" (1956)

Sed kien ni iras
sen zorgo estu sen zorgo
se fariĝas malhele kaj se fariĝas fride
estu sen zorgo
sed
kun muziko
kion ni faru
gaja kaj kun muziko
kaj pensu
gaje
vidalvide al fino
kun muziko
kaj kien ni portu
plej bone
niajn demandojn kaj la hororan timon de ĉiuj jaroj
en la sonĝolavejon sen zorgo estu sen zorgo
sed kio okazas
plej bone
se mortokvieto
komenciĝas.

tradukis Cezar