DŜAŬ I

Kolero pri la fieco de l' mondo

(ĉirkaŭ la jaro 180 p. Kr.)

1

Kiu povas atendi ĝis klariĝas la malklara rivero?
Neniam vivo daŭras tiom longe!
Kiel la herboj, kiuj kliniĝas, kiam vento iras tra ili,
tiel oni surgenuiĝas antaŭ riĉo kaj rango.
Saketo da moneroj estas dekfoje pli valora
ol kapo plena de la plej bonaj ideoj.
En la halo sidas la flatuloj kaj estas alte estimataj;
kiu ankoraŭ estas honesta - tiu devas stari ekstere.

2

Al la potenculojn sukcesas ĉio lude facile.
Ĉiu vorto estas rigardata kiel juvelŝtono.
Koro el oro sub la kruda vesto de simplulo
ŝajnas al la simplulo kutima.
Kiel fiherbojn ili malestimas orkideojn,
sklavigitaj al sia malkompreno
kaj ne volas aŭdi kaj ne volas vidi tion,
kion la saĝulo ekkonis delonge.
Mi iras mian padon, iru vi vian.
Neniam mi hastas tra koto kaj polvo
por sekvi al vi malsaĝuloj. Ho ve, vi ne volas kompreni!
Kio faras vin tiom blindaj kaj mutaj?