CEZAR
DEK KONSILOJ
PRI LA TRADUKADO
I
Legu multajn gramatikajn librojn en Esperanto kaj en via lingvo. Ĉar vi
devas regi la gramatikajn regulojn de la koncernataj lingvoj tiel bone
kiel balancartisto la iradon sur la ŝnuro.
II
Legu librojn pri bona stilo en Esperanto, lernu ĝin de bonegaj
verkistoj kiel Zamenhof, Kaloĉaj, Waringhien, Kabe kaj de aliaj. Sed
legu tiajn stilkonsilojn ankaŭ en via lingvo. Nur tiu, kiu bone
esprimas sin, estas bone komprenata.
III
Traduku nur tion, kion vi mem komprenas, sed tion traduku ĉiam sen timo
pri ridado de aliaj. Se vi estos tradukinta la centan rimpoemon aŭ la
trian romanon, neniu plu ridos pri vi. Tradukadon oni lernas per
tradukado kaj kun enorma obstino. Ankaŭ per tio, ke oni turnas sin al
pli spertaj esperantistoj kaj petas ilin pri korektoj.
IV
Neniam uzu vortojn aŭ vortkombinojn, kiujn vi ne perfekte regas, prefere antaŭe certigu vin en vortaro ktp....
V
Ne traduku vortojn, sed enhavojn kaj ties formojn. Traduku kiel
artisto, redonu la ĉarmon de la originalo, kreu fakte novan originalon.
VI
Neniam ŝanĝu la formon de originala poemo, ekz. per aldono de pliaj
silaboj, prefere rezignu pri la tradukado entute. Tio estas: traduku,
ankaŭ en prozo, kiel eble plej laŭ la originalo. Ĉiu arbitreco kiel
tradukisto estu for de vi.
VII
Ĉiam legu laŭte viajn tradukojn, por eltrovi la melodion de la traduko kaj por kontroli, ĉu ĝi ankaŭ sonas bone.
VIII
Ne tuj publikigu viajn unuajn tradukojn, sed retraduku ilin plian fojon antaŭ la publikigo, ĉar la unua bona impreso vin - ofte - blindigas.
IX
Verku ankaŭ ĉeokaze originale por konstati la diferencojn de verkado kaj de tradukado.
X
Neniam pensu, ke estas la kulpo de la neperfekta Esperanto, se iu
traduko ne sukcesas al vi, estas ĉiam via neperfekteco. Neniu lingvo
estas pli elasta aŭ pli fleksebla ol Esperanto! Konsciiĝu kaj fidu pri
tio!
