ALFRED LICHTENSTEIN

"Mi, Alfred Lichtenstein, estis naskita je la dudektria de aŭgusto en la jaro 1889 kiel filo de de Daniel Lichtenstein en Berlino. Mia religio estas la jida, mi estas pruso." Tiel komenciĝis la vivraporto, kiun Lichtenstein aldonis al sia jura disertacio. Tio okazis en la jaro 1913.
En la sama jaro aperis en "Lirikaj Flugfolioj" de Alfred Richard Meyer lia poemkolekto "La krepusko", kiu estis ankaŭ lia lasta. Jam jaron poste li mortis kiel soldato kiel viktimo de la Unua Mondmilito. Lia vivo finiĝis kiel "unujarulo"je la 24-a de septembro en la jaro 1914 en batalo ĉe Vermandovillers je la Somme.
Li ŝajne antaŭsentis sian sorton, ĉar la griza klaŭno de la poemo "La krepusko", kiu surmetis la botojn, bone imageblas kiel soldata klaŭno de la Unua Mondmilito, trafita eble de kanonkuglo de la ŝtalfabrikanto Krupp, kiu kiel bona patrioto eĉ du naciojn prizorgis kun siaj kanonoj, Germanion kaj la malamikon Francio. La grizaj klaŭnoj en tiu aĉa cirko estis la "feldgraŭen" (kampgrizaj) soldatoj, kiuj devis morti nur por tio, ke la ŝtalfabrikanto Krupp kaj aliaj armilfabrikistoj povu profiti de tio.
La poemo, kiu ŝajne estas tiom stranga, tre bone redonas tiun elreliĝintan tempon, kiu evidente faris la impreson kvazaŭ la mondo ekfreneziĝus. Infanoj ne plu ludas ĉe lago, sed kun lagoj, domoj ktp... ili sinkigas ŝipojn, en militludoj. Tiel kiel ili ludas kun milittamburoj kaj stanaj soldatoj , kiuj pendis je la kristnaskaj arboj de ĉiu bona germano aŭ franco.
Eĉ la krianta infanĉareto ne estas eltrovita, ĉar la radikalaj dadaistoj en Germanio kun pupoj kaj infanĉaretoj protestis sur la stratoj de Berlino kontraŭ la Unua Mondmilito! Per tio, ke ili prezentis la pupojn en la ĉaretoj kiel estontajn kanonnutrojn! Lamuloj rampas trans la militkampo, tiel kiel sur pentraĵoj de la fama Otto Dix, kiu mem travivis la hororon de la milito en tranĉeo. Ke eĉ homoj bojas, sakras, ne estas plu miraklo, jen la kutima komandotono en la militavida Germanio, kie sakranta oficiro ĝuis pli da honoroj ol ĉiu civilisto. Ke en milito ĉevaloj stumblas en la urboj trans damojn el la civila loĝantaro same bone imageblas. Ĉar la militpartioj je ambaŭ flankoj fajfis pri la Ruĝa Kruco tiaj bildoj ŝajne estis jam tute normalaj en la urboj, do jam nur bagateloj.
Eĉ la poetoj ŝajne ekfreneziĝas, kiel pruvas la ekspresionismo, kiu same disŝiris la mondon en pecojn kiel la milito mem faris tion. Ke la poemo tamen estas en bonega versa ordo estas moka ironio, ĉar ankaŭ ĉe la armeo estas tiel, meze de la frenezo marŝas laŭvice kaj en bona ordo la milittaĉmentoj por ĵeti sin kiel nutron en la faŭkojn de la kanonoj. Ĉio devas havi sian militecan ordon, eĉ poemo, kiu priskribas kiel freneziĝas la mondo.
Se oni nun legas la poemon, oni eble iom miras, kion celas la poemo? Sed se oni rigardas la poemon en la kunteksto de sia tempo, oni tuj ekkomprenas pri kio temas en la poemo.
Legu eventuale ankaŭ la alian iom similan poemon de Jakob van Hoddis "Mondofino", kiun mi iam tradukis, ĝi aperis laŭdire unu jaron antaŭ la poemo de Lichtenstein kaj ĝi priskribas la saman fenomenon, kiel la tempo kvazaŭ kiel freneziĝinta lokomotivo elreliĝas per decida salto.