Emily Dickinson
pentris CezarSen titolo
Nerimarkeble kiel ĉagreno
forglitis la somero mallaŭte -
Tro nerimarkeble eĉ por la ŝajno
de malfidelo -
Distilaĵo el kvieto,
duonlumo kiu longe falas.
Naturo, kiu posttagmeze
kontemple vizitas sin -
Frue krepuskiĝis -
la mateno brilis fremde -
jen gracileco, tiom ĝentile akra,
gasto, kiu softe urĝas nin -
Okazis sen kia ajn kilspuro
kaj sen flugilbatado,
ke nia somero
forŝteliĝis al beleco.
El: Verkoj