libero, La pensoj liberas, Die Gedanken sind frei - The thoughts are free

Anonimuloj

  • Ĉina trinkkanto
  • Eksterlandanoj
  • Kanto pri la morta infano, ku volis varmigi sin (Das tote Kind, das sich wärmen wollte)
  • Morne estis,helis Luno - Finster war's, der Mond schien helle (germana ŝercpoemo)
  • Popoldiro (Volksweisheit)
  • Ŝlosita en la kor' (Du bist in  meinem Herz beschlosssen)


El Ĉinio

Interreta trinkkanto

Trinkkantoj estas tradicio en Ĉinio. Oni reciproke postulas versfaradon, kiu restadas silenta, tiu devas malplenigi la glason. Nun foje trinkkanto, kiu lastjare cirkulis en la ĉina interreto:

La urbestro:
Miaj rizbastonetoj estas pintaj, mia
pelvo estas ronda.
Mi estis en centmiloj da hoteloj,
manĝis en centmiloj da hoteloj,
manĝis en centmiloj da restoracioj.
Ĉu mi do pagis iam?
Ne!

La propagandoministro:
La krajono esta pinta,
la peniko estas ronda.
Mi parolis centmiloj da paroloj,
verkis centmiloj da artikoloj.
Ĉu unu el la frazoj estis vera?
Ne!

La negocisto:
Mia frizo estas pinta, mia
kapo estas ronda.
Mi estis en centmiloj da frizosalonoj.
Renkontiĝis centmilojn da frizistinoj.
Ĉu iu el ili povis frizi hararon?
Ne!

tradukis Cezar

laŭ traduko de Kai Strittmatter

Rimarko: En Ĉinio frizosalonoj estas laŭdire ofte kaŝitaj bordeloj.



Eksterlandanoj

Via kristo estas judo
Via aŭto el Japanio
Via pico itala
Via demokratio greka
Via kafo brazila
Via forpemeso turka
Viaj ciferoj arabaj
Via skribo latina
Kaj via najbaro -
ĉu nur eksterlandano?

tradukis Cezar laŭ la supra foto

Rimarko: Titolo de mi mem. Jen teksto, kiun mi fotis antaŭ kelkaj jaroj sur afiŝo en la Harc-montaro en Germanio. (Cez)



La kanto pri la morta infano, kiu  volis varmigi sin 

Infanoj en Auschwitz
(Auschwitz-infankanto)

Flugis infan' en Birkenau
tra kamentub' ĉe la fin'.
Tio devis nun en vintra arbar'
en blua frost' movi sin.

La infanet' ne estis sola.
Kunflugis en cindrofum'
multaj pliaj post mort' apud ĝi,
eĉ novnaskitaj, en brum'.

Frostvent' blovis al ĉiuj, ho ve.
La infaneto tremis tre,
eĉ bruligite en la forn'
de l' ard' al griza cindroform'.

Nun serĉas la frostmorta infanet'
lokon kun varmo kaj kviet'.
Ĝi frapas en domo ĉe la pord'.
Elvenis la murdkunulo sen vort'.

Li ridas pri l' infan'.
La pordon brufermas per man':
„Neniam mortis infan' en gas'.
Ve nur, ke ne pli mortis de l' fatras'!“

La infan' frapas nun ĉe dom'.
Elvenas bona civita hom'.
Al la morta infan' kapable
li parolis tre varme afable.

Eĉ la gasmortigit'
entombu en lit'.
Por burĝo pac' kaj ordo rekomendas.
Forgesi ni devas
kaj pri ordo obstinu.
Ni kun bedaŭro funebrojn do finu.
Al vi bonan nokton, ĝis do, infan',
li ĝin elbaras kun elan'.

En frost' la infan' refrapas plu,
fenestre miras vir' pri la bru'.
Kaj diras, ke la voj' de Di'
ne estas nia tie ĉi.
Ke la nomo Lia kaj la sorto
estas sanktigita de l' morto.
Kaj tiam la pia vir' post dir'
plu dormas bone post reir'.

La infano nun plori komencas.
La ploroj kiel glacio densas.
Ĝi patrinon vokis kun plend'.
Sed patrino, ŝi
flugis en plia vent'.

La mortinfan' pro la horor'
lastfoje frapis en ĉi hor'.
Alvenis progresema vir',
fenestre parolis kun inspir',
ke li pensas pri ĝi kun simpati'
kaj pri la faŝisma teori'
li seminarojn gvidis jam mem,
eldiskutis pri l' mortinfan-problem',
kaj la temon jam en ord' fine forlasis,
ĉar aktuala  post tio ĝis nun amasis.

Jen miraklo! De la' moment',
la propran infanon en la vent'
li ekvidas.
Li diris al si, mi volu,
ke ĝi en hejma
varm' ne plu solu.

Sed nun la ĉiel' en bruaj flamoj
kunrompas en fajro
kaj fumodramoj.
De l' infanet' ne restis eĉ spur'.
Makul' fenestre jen restis nur.
Ĝi forflugis baldaŭ en frosta vent'.
Eble estis infanrekrement'.

Flugis infan' en Birkenau
tra kamentub' ĉe la fin'.
Tio devis nun en vintra arbar'
en blua frost' movi sin.

La infanet' ne estis sola.
Kunflugis en cindrofum'
multaj pliaj post mort' apud ĝi,
eĉ novnaskitaj, en brum'.

Tradukis Cezar de la poemo "Das tote Kind, das sich wollte"

Pri la aŭtoro de la Auschwitz-kantoj

La aŭtoro de la 64-paĝa kajereto „Auschwitz-kantoj“ (Donat-eldonejo Bremen, 2005.56p. 6,50 Eŭroj), restas plu anonima. Li priskribis jardekojn post la okazaĵoj per versoj, rimoj kaj prozpoemo diversajn okazaĵojn, situaciojn kaj travivaĵojn de la infanoj el ties vidpunktoj.  Entute estas kvin poemoj/kantoj, kiuj nun ankaŭ estas aŭdeblaj kun aktuala komponita muziko. Ili rakontas pri tio, kio okazis al MILIONOJ DA INFANOJ, murditaj en la faŝistaj koncentrejoj, mortpafitaj, pendumitaj kaj elmalsatigitaj, vivante enfositaj, ĵetitaj en la fajron kaj en eksperimentoj turmentitaj ĝismorte, en ĉiu direkto perfortitaj, torturitaj kaj ordonitaj en la gason. La libreto estas verkita kun la intenco, ke la tendenco al la prisilentigo de Auschwitz neniam estu akceptita. (Cez)


Luno

Morne estis, helis Luno

Anonima germana ŝercpoemo

Morne estis, helis Luno,
neĝo verdis sen skrupul',
kiam fulmis aŭt' sub suno
lante preter domangul'.

Ene sidis nur starantoj,
en silent' dum parolad',
kiam post pafmort' leporo
sketis sur la sablopad'.

Kiam nun la aŭt' galopis
retren ĝis la pint' de l' mont,'
streĉis korvo, kiu stopis,
turhorloĝon en la front'.

Nur silento, eĉ ne klakoj.
Du kameloj jen kun ĝu'
ludis en herbejaj vakoj
laŭte ŝakon en la fru'.

Du fiŝetoj kuris, spiris,
en la blua kamp' el gren'.
Je la fin' la sun' subiris,
ekis griza tag' post' ven'.

tradukis Cezar


Popoldiro

Mi venis iel tien ĉi.
Sed kiu estas mi?
Vivos mi ĝis iam.
Mortos mi, sed kiam?
Migras mi, sed kie?
Kun mir' mi gajas tamen ĉie.


Verda Koro-maŝinulo


Ŝlosita en la kor'

Vi havas min. Mi havas vin.
Vi ĉiam certu ĝin.
Mi ja fermis vin
en mian koron:
La ŝlosil' jam estas for,
vi devas resti en mia kor'.

PS: La germana poemo estas origine verkita en malnovgermana lingvo, ĝi estas el la trobadora tempo inter la jaroj 1050 kaj 1250.