Camillo Felgen

Kial vi min do forlasis?


Kial via kor' ne krias,
se vi pensas nur pri mi.
Kial vi al mi nur fias,
se mi vidas vin kun li?

Kial vi min do forlasis
en printempo pro neni'.
Kial la feliĉ' forpasis?
Kial nur? Demandas mi.

Kial mi tra stratoj iras
en la noktoj nur pro vi.
Kial ĉiu belo pasas?
Kial ja? Ne scias mi.

Kial vi min lasis stari
en soleco sen inklin'.
Kial devas mi amari?
Kial, kara? Diru min.

Kial vi ne plu revenos,
belulino, diru min.
Ĉu mi vane plu nur penos?
Mia kara, ĝis la fin' ?

Kial vi silenta restas,
tiom frosta for de mi,
Ĉu mi tiom aĉa estas
aŭ viktim' de iluzi'?

Kial sonoriloj sonas
ne plu gaje do por ni.
Kial ĉiu min admonas,
se mi pensas nur pri vi?


PS: La poemo ekestis pro instigo de la kanto de Felgen: Frag mich warum? Sed mi pensis ĝin iel plu, pensis ĝin miamaniere, ne penis vere pri traduko, uzis alian ritmon kaj aliajn versojn. Sed la temo de Camillo Felgen plu klare rekoneblas, tial mi prezentas ankaŭ tiun belan kanton, kiun mi trovis en ipernitio, kiel nuran tradukon. Estas kaj traduko kaj propra poemo, limo ne klare ekkoneblas.