DANIIL CHARMS

  • En ĉiel' aerbalonoj
  • La perpleksiga kato
  • Strangaj paĝoj




En ĉiel' aerbalonoj

En ĉiel' aerbalonoj
flugadas en la blu'.
En ĉiel' aerbalonoj
bruetas jen kun ĝu'.
En ĉiel' aerbalonojn,
postĝisas homa ar'.
En ĉiel' aerbalonojn,
postĝisas homa ar'.
En ĉiel' aerbalonoj,
la homoj svingas ĉapojn.
En ĉiel' aerbalonoj,
bastonojn svingas homoj.
En ĉiel' aerbalonoj,
la homoj svingas bulkojn.
En ĉiel' aerbalonoj,
la homoj svingas katojn.
En ĉiel' aerbalonoj,
la homoj svingas seĝojn.
En ĉiel' aerbalonoj,
la homoj svingas lampojn.
En ĉiel' aerbalonoj,
la homoj staras plu.
 En ĉiel' aerbalonoj,
bruetas jen por  ĝu'.

trad.Cezar


La perpleksiga kato

Jen kato, kiu sin vundis ĉe kruro, 
ĝi jam ne kuradas, ne eblas al ĝi.
Ni volis helpi ĝin, kaj eĉ kun plezuro.
Aerajn balonojn tuj portu al ni!
Kolektas sin jam la homoj poststarte,
admiras la katon jubile sur Ter'.
La kato promenas, almenaŭ jam parte
sed parte ĝi ŝvebas laŭ bird' en aer'!





Strangaj paĝoj

Kiaj paĝoj strangaj,
kun fuĝbirdar' ĉevangaj.
Tute strangaj birdoj.
Kaj jen!
Tiaj strangaj homoj,
krome strangaj palmoj
eĉ la plej strangaj laŭ mi.
Ĉiele kunigas sin
al la stranga Suno
same stranga  Luno.
Sed ni, ni
rigardas la paĝojn,
ridetas supere.
Tio estas  mondo el paper'.


aus "Seltsame Seiten. Ausgewählte Gedichte und Geschichten für Kinder"


P.S.: Originale rusa, Charms verkis ruslingve.

P.S.S.:  Charms mem verkis: " Estas malfacile diri ion pri Charms al iu, kiu scias nenion pri Charms. Charms estas granda verkisto. Napoleono ne estas tiel granda kiel Charms, kaj Bismarck estas en komparo al Charms nenio. Kaj tiaj kiaj Lenin, Stalin kaj Trockij estas kompare al Charms simple nur sapvezikoj. Entute ĉiuj homoj estas nur sapvezikoj rilate al Charms. "