CHARLES BUKOWSKI




  • Kie brulas, ĝentlemanoj? (kolekto en e-librejo INKO), elektis kaj tradukis Cezar
  • Babilaĉulo
  • Dormanta ino
  • Fino de Seiwers
  • Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo
  • Konkreta disiĝo
  • Laboristoj
  • La predo
  • Iom da suno
  • Maŝinpafiloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj
  • Por ino, kiun mi konis
  • Recesio
  • Tra la cellinio

LIGOJ:

Poemkolekto "Kie brulas, ĝentlemanoj?"

en INKO, e-librejo, kunmetita kaj tradukita de Cezar

Bukowski-etikedo ĉe Cezar


Babilaĉulo / Vantaj homoj

Babilaĉulo

La junulo stamfas trotante per siaj
kotaj piedoj sur mian animon,
parolas pri koncertoj, virtuozoj, koncertestroj,
pri malpli konataj romanoj de Dostojevskij,
li rakontas pri tio, kiel li foje instruis kelnerinon,
avancitan melkistinon, kiu ne sciis, ke en francan
salaton oni enmetu tion kaj tion; li
elkraĉas prijuĝojn pri la belaj artoj,
ĝis mi malamegas la belajn artojn
kaj vidas jam nur unu akcepteblan solvon:
reiri al la plej proksima trinkejo, reen al
la vetkurejo kaj observi la ĉevalojn,
reen al la aĵoj, kiuj kuras per si mem,
sen tiu bombasta elkraĉado de vortoj, sen
tiu senfina galimatio, sen tiu eta buŝo,
kiu babilaĉas kaj babilaĉas;
junulo, ankoraŭ infano, malsana pro tiom da arto,
li kroĉiĝas la arton kiel je antaŭtuko de
patrino, kaj mi demandas min, kiom da dekmiloj
en la lando estas tiel kiel li,
en pluvemaj noktoj,
en sunplenaj matenoj,
en vesperoj, en kiuj oni ŝatus trankvilon,
en koncerthaloj,
en kafejoj,
en poetaranĝoj,
ĉi tiuj fuŝuloj kun sia babilaĉo kaj babilado.

Estas tiel, kvazaŭ porko
eniras en liton kun bonulino,
kiun poste neniu volas havi plu.

tradukis Cezar



Dormanta ino

Estas nokte, mi sidas en la
lito kaj aŭskultas vian
ronkadon. Ni renkontiĝis
en busstacidomo kaj nun mi
admiras vian dorson, la palan haŭton
kun la lentugoj, dum la lumo metas
la nesolveblan suferon de la mondo
sur vian dormon. Viajn piedojn
mi ne povas vidi, sed mi imagas,
ke estas tre ĉarmaj piedoj.
Al kiu vi apartenas? Ĉu vi
vere ekzistas? Mi pensas pri
floroj, pri bestoj, ili ŝajnas
neatingeble bonaj al mi, tiel
klaraj kaj realaj. Ne estas via kulpo,
ke vi estas io alia. Ĉiu estas
destinita por io. La araneo,
la kuiristo, la elefanto. Estas,
kvazaŭ ĉiu el ni estus bildo
sur vando en galerio.

Kaj nun turniĝas la pentraĵo
sur la dorson, kaj malantaŭ
la kurbigita kubuto mi vidas
duonon de bŭŝo, okulon kaj parton
de la nazo. Ĉio alia restas
kaŝita, sed mi scias, ke vi estas
nuntempa, moderna, vivanta
artaĵo, eble ne senmorta,
sed ni amis nin.

Ronku plu,
mi petas.

trad. Cezar




La fino de Seiwers

Seivers estis unu el la plej agresivaj defendantoj
ekde Ĵimi Braŭn kaj li svingis siajn koksojn
kiel nudodancistino- ĝis surkornigis lin
iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la lud-
kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski
estis rompitaj.

En la sekva jaro Seivers ne tro brilis, eĉ ne dum
la trejnado, li klakis la dentojn pro timo, li ne vere
atakis, iel-tiel fuŝadis, ne povis teni la balon
kaj gajnis eĉ ne metron; kvankam li pli frue kuris
la cent metrojn dum dekdu sekundoj.
 
Mi estas kvardekkvin-jara, ne plu atleta, tro da
biero, sed tamen la plej bona trejnisto en la profesia futbalo. Sed, kion mi eĉ ne povas flari, estas tio:
ulo, kies energio perdiĝas. Mi prenis Seivers al la
brusto en la vestoŝanĝejo. La tuta teamo ĉe tio
ĉeestis, starante apude. 'Seivers', mi diris, 'iam vi
estis futbalisto. Nun vi estas jam nur malkuraĝa
rato!'

'Tiel vi ne rajtas paroli al mi, Manny!' li diris.
Mi turnis min al li, li ĝuste surtiris la botojn,
kaj mi lanĉis dekstran hokon sur lian mentonon.
Li falis kontraŭ sian ŝrankon. Kaj tiam li ekploris.
La plej bona ekde Braŭn, kaj jen li kuŝis antaŭ sia
ŝranko kun unu boto kaj ploris.

'Ek, viroj, eksteren en la sekvan rondon!' mi diris,
antaŭ ol ni elkuris. Kaj kiam ni revenis, li estis for,
lia ŝranko estis malplena. Ni prizorgis novan defendanton junulon el Illinois, li prenas la kapon inter la ŝultrojn,la genuojn alten, la okulojn fermas kaj atakas- al li ĉio estas egala.
 
tradukis Cezar


Foje povi malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo


En la plej multaj okazoj
ni finiĝas kiel senilaj
bonvolemaj arlekenoj, tien
kaj tien ŝovataj de
rozkolora flegistino,
kiu bojas al ni, ĉar
la litopato denove
estas plena ĝis la rando.
Se ne okazas
perforta fino,
fincelo, en kiu ankoraŭfoje
ĉio preter-
baraktas nin. Mahagon-
koloraj sunradioj,
knabinoj sur la plaĝo, plat-
piedoj, frizoj,
tamburantaj vekhorloĝoj,
furiozanta pulso.
Egale kiel, neniam eroj kuniĝas
ĝuste. Mi iras en koktelejojn,
tra senhomaj vakaj apud-
stratoj, en la vetludejon,
mi demandas min, kion mi
efektive volas, kaj mi
pensas dolĉe melankolie je
praarbaroj plenaj de grimpo-
plantoj kaj similaj
aĵoj, ekz. je musoj,
kiuj purigas sian nazon
per la antaŭpiedoj.
Mi rigardas la homojn,
sed ili ĉiuj
okupiĝas pri aferoj,
kiujn frenezulo kiel mi
rigardas  sensencaĵoj:
partopagi domojn, de tie al
tie vojaĝi, perlabori monon
kaj paroli pri tio.
La sola afero, kiu verŝajne
alportas ion bonan, estas
senrespekte dormi,
sed ankaŭ tio ne
sufiĉe longe eblas bone – ĉie
ili ekigas pneŭmatikajn martelojn
la preĝejsonorilojn jukigas la
ŝvito de la preĝantoj, la abeloj
pikas, la fenestroj akre brilas,
boatoj renversiĝas kaj nutras
per sia enhavo ŝarkojn, nur
kanonoj dormas senĝene
en muzeoj. Mi iras for de
ĉio, nenion lernis,
scias ĉiun tagon malpli, miaj
manoj magnete estas
altirataj de mia gorĝo,
miaj piedoj portas min antaŭen
kiel senkonsciaj bestaj
ekstremaĵoj, en regionojn,
kie ŝimas kaj fermentas,
en oportunan inferon
plenan de verdaĵoj,
grimpotigoj kaj lianoj. Kaj pro tio,
mi dankas al ili surgenue.

trad. Cezar


Konkreta disiĝo

Mi vivas en
malnova domo, kie
nenio subite komencas venkojubilon,
kie neniu kvazaŭ voras historilibrojn
aŭ plantas foliojn.

De tempo al tempo
falas mia horloĝo malsupren. Foje foje
mia suno estas kiraso,
kiu ekflamiĝas.

Mi ne volas
viajn armeojn

viajn kisojn

vian morton.
Ĉion ĉi mi
havas mem.

Miaj manoj havas brakojn,
miaj brakoj havas ŝultrojn,
miaj ŝultroj havas min.
Mi havas min,
vi havas min nur,
kiam vi povas vidi min;
sed mi ne volas, ke vi vidas min.

Vi ne vidu, ke mi
havas okulojn en la kapo
kaj povas iri;
mi ne volas respondi
viajn demandojn,
mi ne volas amuzi vin
kaj vi ankaŭ
min ne enuigu
per babilaĉo pri kio ajn.

Mi ne volas
ami vin; mi ne volas
savi vin.
Mi ne volas havi viajn brakojn
kaj ankaŭ ne
viajn ŝultrojn.

Mi havas min,
vi havas vin.

Tio estu
plu tiel.

tradukis Cezar



Laboristoj

Ili ĉiam ridas pri io,
ili eĉ tiam plu ridas,
se trabo falas malsupren
kaj frakasas vizaĝon
aŭ kripligas korpon;
eĉ, se la okuloj
en la malhela lumo danĝere
paliĝas, ili plu ridas,
sulkaj kaj eluzitaj, tro frue
oldiĝintaj - ili faras eĉ el tio
ŝercon. Viro aspektanta kvazaŭ
sesdekjara,
diras al vi,
ke li aĝas 32 jarojn, kaj poste
ili ĉiuj ridas.
De tempo al tempo oni lasas ilin
eksteren, en la freŝan aeron,
sed ili estas katenitaj
per nedisŝireblaj ĉenoj,
eĉ se ili havus la kapablon je tio;
kaj ankaŭ ekstere, inter pli liberaj
homoj, ili ridas plu,
ili vage trotas
krude senfantazie
kvazaŭ ili estus perdintaj
la menson; jen ekstere
ili maĉas pantranĉaĵon,
kverelas,
dormas, kalkulas
sian monon, gapas la horloĝon,
kaj reiras. Foje kaj foje
ili estas seriozaj dum momento
en sia prizono,
ili ridas pri "ekstere",
pri tio kiel terure devas esti
resti ekstere por ĉiam,
neniam denove esti enlasataj.
Estas varme ĉe la laboro,
ili ŝvitas iom,
sed ili streĉe laboras
kaj bone, ili laboras tiom streĉe,
ke kolapsas iliaj nervoj,
ke tremado skuas iliajn ostojn,
kaj plej ofte laŭdas
kaj pelas ilin tiuj,
kiuj leviĝis kiel steloj
el iliaj propraj vicoj
kaj nun gardas ilin:
Ili kontrolas tiujn,
kiuj povus provi
malpliigi la laborrapidecon
aŭ ne emas labori
aŭ ŝajnigas sin malsanaj
por povi ripozi iom.
(Ripozon oni devas "perlabori"
al si, kaj cetere ĝi estas
nur por tio, ke oni kolektu
novajn fortojn por eĉ pli
grandaj laborkvantoj.)

De tempo al tempo iu mortas
aŭ freneziĝas, kaj en tiu kazo
venas novulo el "ekstere"
kaj uzas sian bonŝancon.
Mi mem jam de jaroj
partoprenas tion. Unue
mi trovis la laboron
monotona kaj idiota, sed nun
mi vidas, ke ĉio
havas signifon,
ke la kolegoj, kiuj preskaŭ
ne plu havas vizaĝojn,
en vero ne estas fivizaĝaj,
ke la ŝajne vakaj okuloj
povas rigardi kaj
kapablas fari sian laboron.
La laboristinoj ofte estas
eĉ pli bonaj, ili lernas rapide,
kaj kelkajn el ili mi jam fikis
en la paŭzoj.
Unue mi rigardis ilin kiel parolpupojn,
sed pli poste, kiam mi konis ilin pli bone,
klariĝis al mi, ke ili estas
tute tiel realaj kaj vivoplenaj
kiel mi mem.

Antaŭ kelkaj tagoj
olda laboristo
grize harara, duone blinda,
ne plu uzebla,
estis pensiuligita al "ekstere".

Paroladon! Paroladon!
ni kriis.
Estis la infero,
li diris.

Ni ĉiuj ridis,
ĉiu el la 4000 laboristoj.

Li ne perdis
sian humuron
ĝis la
fino.


Bukowski: La predo

La predo

Merdo, li diris
kaj tiris ĝin el la akvo,
kio tio estas?
Dorse kavigita juniobaleno, mi diris.

Ne, diris ulo staranta
apud ni sur la kajo,
estas ondegoventa sablopalpanto.

Alia alvenis kaj opiniis:
Estas fandango-eskadro sen strioj.

Ni forigis la fiŝhokon, kaj la aĵo
ekstaris kaj ellasis furzon. Ĝi estis
griza kaj kovrita de haroj sur la tuta korpo,
kaj ĝi estis grasa kaj fetoris kiel malnovaj
nelavitaj piedŝtrumpoj.

Ĝi komencis foriri de la kajo kaj ni
sekvis ĝin. De malgranda knabino
ĝi formanĝis "hotdogon" rekte el la mano.
Tiam ĝi saltis sur la karuselon kaj sidiĝis
sur "Pinto". Antaŭ la fino de la rondoj
ĝi falis malsupren kaj ruliĝis en la segopulvoro.

Ni helpis ĝin leviĝi.

Grop, ĝi diris, grop.

Tiam ĝi reiris en la kajon,
ĝis antaŭe, ni postiris, granda
homamaso sekvis nin.

Varbogago, iu opiniis,
estas viro en skafandro.

Ĝi komencis forte spiri. Tiam
ĝi falis sur la dorson kaj
ekhavis spasmon.

Iu verŝis bieron
sur ĝian kapon.

Tiam ĝi mortis.

Ni rulis ĝin al la fino de la kajo
kaj puŝis ĝin reen en la maron.
Ni rigardis ĝian enakviĝon
kaj mergiĝon.

Estis dorse kavigita juniobaleno,
mi diris.

Ne, diris alia, estis
ondegoventa sablopalpanto.

Ne, diris la tria eksperto,
estis fandango-eskadro
sen strioj.

Tiam ni disiĝis, kaj ĉiu ree
iris sian propran vojon.
Estis malfrua posttagmezo
en aŭgusto.

tradukis Cezar


Bukowski: Iom da suno

Iom da suno

En la All-American Burger
sidas la prostituitinoj ridantaj
en la interna korto, estas duono post la tria
posttagmeze, ili ĵus manĝis, du eli li trinkis kafon, la tria
ŝmace sorbis Coke-on tra trinktigo.
Ne plu pluvis. La pluvo
ĉie estis malbona por la negoco.
Mi legas je la tablo en la
angulo la gazeton "Herald Examiner", la
suno brilas sur mian dorson, bona sento.
Ambaŭ, kiuj trinkas kafon, surhavas pantalonon, la tria,
kiu ŝmace sorbas trinktige Coke-on
sidanta kontraŭe al mi, surhavas minijupon.
Larĝgambe ŝi sidas tie, la suno brilas sub la tablon
kaj mi povas vidi ŝian subkalsoneton:
Ĝi estas hele blua.
Mi foliumas la gazeton,
trovas nenion, retrofoliumas
al la frontpaĝo: La veter-
raporto informas, ke denove ŝtormo
proksimiĝas al ni.
Mi ekstaras kaj preteriras ilian tablon.
Ili subridetas kiel knabinoj en lernejo.
Ekstere sur la trotuaro
mi vidas magriĝintan hundon kun pendanta
dorso kaj longaj kunmetitaj
tremantaj kruroj, ĝi kaptas
duonon de sekiĝinta bulko kaĵ provas
manĝi ĝin, la bulko elpendas flanke de ĝia buŝo,
dume ĝi maĉas kaj provas
vori ĝin.

Ni ĉiuj ne bone
travenis la vintron.
 
tradukis Cezar


Maŝinpafiloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj

Mi sentas min mistifita de stultuloj,
kvazaŭ la reala mondo estus la propraĵo de
etcerbuloj kun
feliĉo kaj startavantaĝo,
kaj mi sidas en la frido
kaj pensas pri violaj floroj
ĉe latbarilo;
dume ĉiuj aliaj amasigas oron
kaj Cadillac-ojn kaj
amikinojn,
mi pensas pri palmfolioj
kaj tomboŝtonoj
kaj la altvalora donaco
povi dormi
kiel en kokono.
Esti lacerto
estus sufiĉe malbone, sed ne tiel malbone
kiel esti trudata je virostaturo kaj
virovivo kaj ne ŝati
la tristan ludon:
maŝinfusilojn kaj gardoturojn
kaj kontrolhorloĝojn;
aŭtolavadon;
lasi tiri denton al si,
brakhorloĝojn, manikbutonojn,
radioaparatojn,
pinĉiletojn kaj vaton,
hejmapotekon plenan de jodo,
koktelrondojn,
viroĥorojn,
novajn ŝuojn, kristnaskdonacojn,
vivasekurojn,
162 basballudojn,
feriojn sur la Bermudas-
nenion ajn ŝati el ĉio ĉi.
Kaj mi diras al mi, ke la violaj floroj
pli bonŝancas ol mi,
la lacerto pli bonŝancas,
la malhele verda ĝardenhoso,
la ne detruebla gazono,
la arboj, la birdoj,
la kato revanta
en la buterflava suno,
ĉiuj ĉi pli bonŝancas ol mi,
kiu nun surmetas jam ekstermodan mantelon,
serĉas cigaredojn,
la aŭtoŝlosilojn,
stratmapon por la vojo
reen.
Mi eliras
sur la elveturvojo malsupren,
kiel al ekzekuto,
mi alpaŝas ĝin,
senhezite,
eniras ĝin sen iu eskorto,
alveturas ĝin,
sage rapide proksimiĝas ĝin
kun cent dek kilometroj hore
sur la elĵetsidilo,
mi sakras, lasas fali cigaredocindron,
ĉirkaŭblovate
de la mortiga cindro
de ĉiuj mortigaj brulantaj
aĵoj,
la raŭpoj scias malpli da hororoj,
la formikarmeoj estas pli kuraĝaj,
la kiso de serpento
ne tiom bestecas kaj sovaĝas,
mi jam nur volas,
ke la ĉielo ardigu min
ĝis elbruliĝo,
ke la suno je la sesa matene leviĝu
kaj supre restadu ĝis noktomezo,
mi alveturas ĝin,
kvazaŭ ĝi estus la dompordo
de ebriulo,
kiu ĉiam estas malferma,
mi ne volas havi ĝin,
sed mi ricevas ĝin,
ĝi eniras min,
dum la kato etendiĝas,
oscedas
kaj revas pri
nova sonĝo.


Traduko de Cezar


koktelejo kaj palmo - Bar und Palme

Palmfolioj en pluvo

Ĝuste noktomeze,
en Silvestro de la jaro
1973 en Los Anĝeleso,
komencis pluvi sur la
palmfoliojn antaŭ
mia fenestro, ekhurlis la
hupado, la krakado de la
piroteknikaĵoj,
estis infera bruo.

Mi enlitiĝis jam
je la naŭa vespere,
forŝaltis la lumon
kaj tiris la litkovrilon
super min...
Ilia petolado, ilia
gajeco, ilia kriado,
iliaj paperĉapeloj,
iliaj aŭtoj, iliaj inoj,
iliaj amatorecaj drinkadoj
ĝis ebriego...

En la silvestra nokto
kaptas min ĉiam
horora sento. La vivo,
mi pensas, estas ja ne
deŝirkalendaro.

Nun la hupado
ĉesiĝis. Neniuj
artfajraĵoj plu,
neniu tondrado. Post kvin
minutoj ĉio finiĝis.
Ĉion, kion mi aŭdas,
estas la pluvado sur la
palmfoliojn, kaj mi diras
al mi: Mi neniam komprenis
la homojn, sed mi sukcesas
vivi kun ili.

tradukis Cezar



Por ino, kiun mi konis

De ĉiuj ĉi feraj litoj en la paradizo
via estis la plej frida,
kaj mi estis fumo en via spegulo,
kaj vi lavis vian hararon per "Jado",
vi estis virino kaj mi
knabo, sed ne tro juna
por via fera lito
kaj sufiĉe olda por la vino
kaj por vi.
Nun mi estas viro
sufiĉe olda por ĉio,
kaj vi,
multe pli olda,
ne plu estas tiel sensenta,
sed via ferlito
estas nun
vaka.

tradukis Cezar




Recesio 

Inoj kun sunfrapo
kaj sen viroj
je lundo en
Santa Monica. La
viroj ĉiuj laboraĉas
aŭ estas en prizono,
kelkaj en sanigejo. Knabino
en skafandro
el nigra gumo
naĝas eksteren kaj
atendas je ondo.
Domoj glitas de la
rifoj kaj mal-
aperas en la maro. La
koktelejoj estas malplenaj, la
omarrestoracioj estas
malplenaj, ni havas
recesion, oni diras,
la bona tempo pasis.
Oni ne plu povas distingi
senlaboriston de artisto, ili
ĉiuj aspektas same,
kaj ankaŭ la inoj
ĉiuj same aspektas, nur
eĉ iom pli malesperiĝintaj. Ni
haltas antaŭ hipio-budo supre
en la Topanga kanjono, ni eniras,
atendas la kelnerinojn, ni
atendas kaj atendas...
En la tuta regiono, de
la kanjono ĝis la plaĝo, oni
estas nervoza kaj sentas sin
senutila, kaj ĉi tie ili havas
ŝildon je la pordo:
"Ĉambroj liberaj. Kelnerinoj
serĉataj." La kamenligno
ne brulas, la maro
estas kota, la montetoj
elsekiĝis, la temploj
ne havas sonorilon,
la amo ne liton.
Inoj kun sunfrapo
kaj sen viroj.
Sola velboato.
Ĉia vivo
dronis.

tradukis Cezar


Posada: biciklistoj, cyclists


Tra la cellinio

La mortulĉaro veturas tra la ĉambro,
kun la senkapigitoj, la perdiĝintoj, la freneziĝintaj
vivantoj.
La muŝoj estas gluantaj buloj,
ne povas levi plu
la flugilojn.
Mi observas oldulinon ĉe tio,
kiel ŝi tradraŝas
katon kun balailo.
La vetero ne estas eltenebla,
malica truko
de la kara Dio.
La akvo en la neceseja sidilo
solviĝis en aeron,
la telefono sonorilas
apenaŭ aŭdeble,
la malgranda laciĝinta marteleto
tremetas ĉe la sonorilo.
Mi vidas knabon sur biciklo,
la spokoj krake kurbiĝas,
la radoj fariĝas serpentoj
kaj solviĝas.
La gazeto estas varmega
kiel fornelplato.
Viroj murdas sin reciproke sur la strato
sen bone scii kial.
La plej fiaj viroj havas la plej bonajn laborojn,
la plej bonaj viroj havas la plej fiajn laborojn aŭ estas
senlaboraj aŭ kaŭras en frenezuldomo.
Miaj manĝoprovizoj ankoraŭ sufiĉas kvar tagojn.
Ekzekutkomandoj en klimatizitaj uniformoj
iras de domo al domo,
de ĉambro al ĉambro
arestas la homojn, pafmortigas ilin
aŭ pikas bajoneton en ilin.
Ni volis ĝin tiel.
Pli bonan ni ne meritas.
Estas tiel kvazaŭ la Suno estus sata pri tio
atendi ankoraŭ pli longe;
estas tiel kvazaŭ la Suno estus cerbo,
kiu deklaris nin finita.
Mi eliras sur la malantaŭan verandon
kaj rigardas eksteren al la maro de mortaj plantoj,
dornhavaj formortintaj filikoj, tremante sub
senventa ĉielo.
Iel mi ĝojas, ke ĉio ĉi estas jam post ni,
la artverkoj,
la militoj,
la enuigaj amaferoj,
la ĉiutaga trotado de nia vivo.
Se la uloj venos supren ĉi tien,
al mi estos egale,
kion ili faros kun ni,
ni jam delonge mem masakris nin,
ĉiumatene, kiam ni eliris el la litoj.
Mi iras reen en la kuirejon,
elverŝas iom da kaĉo el plastikujo,
preskaŭ jam finkuiritan,
kaj mi sidas tie
kaj manĝas, gapas miajn fingrajn ungojn,
la ŝvito postorele fluas malsupren,
kaj mi aŭdas la pafojn
surstrate, kaj mi
maĉas kaj atendas
kaj ne plu havas iluziojn.

tradukis Cezar