Agrippa de Nettesheim

Motivo


Inter la dioj estas Momus,
kiu lasas neniun nemokata;

inter la herooj Herkulo,
kiu persekutas ĉiujn monstrojn.

Inter la demonoj, la reĝo de la submondo,
kiu furiozas kontraŭ ĉiuj ombroj,

inter filozofoj Demokrito, kiu ridas pri ĉio;

Kontraŭas Heraklito, kiu ploras pri ĉio.

Nenion scias Pirono

kaj ĉion supozas scii Aristotelo.

Ĉion malestimas Diogeno.

Sed ĉion ĉi kapablas ankaŭ Agrippa:
malestimas, scias kaj ne scias, ploras, ridas, furiozas, persekutas kaj mokas.

Li mem estas filozofo,demono, heroo, dio kaj ĉio.

tradukis Cezar