KURT BARTSCH



  • Meblita ĉambro (möbliertes zimmer)
  • Socialisma bidermajro (Sozialistischer Biedermeier)

meblita ĉambro

kiam mi iuvespere,
revenante de vojaĝo,
malfermis la loĝejan pordon,
miaj seĝoj ne plu rekonis min.

sen ŝanco, povi proksimiĝi al la tablo,
mi retiriĝis en mian mantelon
kaj foriris sen plia  loĝado.
Mi lasis stari miajn seĝojn.

tradukis Cezar
de la poemo "möbliertes zimmer"


Socialisma bidermajro


Inter mur' kaj kontraŭdiroj
ili sidas kun pigrem',
eĉ du sofojn por inspiroj,
en la mezo la emblem'.

Sur la lipoj kelkajn tezojn.
En la necesej' tapiŝ'.
Legis Markson iam ofte
nun feliĉas jam kun kliŝ'.

Kapitalas rekompencoj,
propra aŭt' kun ruĝekster'.
Sur la tablo lunde lensojn,
sed ĉampanon je vesper'.

Esti ofenditaj ĉiam
pro kritik' kaj ironi'
sed afabli mem neniam.
Manlabori? Nur por si!

Ĉiam kredi, sed ne pensi,
kun mantelo en la vent'.
Kial kape konsekvenci,
post pacjeso laŭ konsent'?

Fratoj, ruĝa flag' por beno
el la kuirejo pendas
Ele Suno, ene kremo.
Markson Moric nun pretendas.

Tradukis Cezar