ALEKSANDR  BLOK

  • Libera estas la amo
  • Ŝia kanto



Libera estas la amo

Libera estas la amo, neretenebla birdo.
Tamen mi apartenas al vi.
Krome nenio pli volonte aperos en mia sonĝo
ol via sovaĝeco.

De viaj ŝtelulĝojaj fingroj
de la okuloj, malĝojaj pro estonteca malfideleco ree kaj ree,
mi sonĝas ĉiun horon kaj ankoraŭ vane
en febro, aĥ, Carmen.

Mi volas priskribi vin, konservi vin
al la tuta mondo.
Mi, lumigato, volas tre elokvente
rakonti al la Suno pri via fajro.

Vi estos la plej danĝera ondo
en la rivero de miaj versoj.
Neniam mi forigos
per propra mano de mi
vian parfumon.

Kaj nokte, se estos kviete,
lumos por momento
kun helaj dentoj tio,
kion mi scias ĉiam: via vizaĝo.

Mi ne povas fordoni min al la espero,
ke vi pensas
en fora lando
iam pri mi.

Transe de la ŝtormoj, transe de la maltrankvila tempo,
post neevitebla malfideleco,
la penso simple ĉeestu
kaj blanku kiel strato,

kiu ireblas.

tradukis Cezar

laŭ la germana traduko de Sarah Kirsch "Frei ist die Liebe"

Sunsubiro Rerik (albumo)

Ŝia kanto

(Sovetunio)


Tiun, kiun mi amas,
mi ne intencas enfermi per katenoj.
Li povas meti sian fidon sen duboj
en min aŭ al la vento.

Sub la kondiĉo, ke li komprenas,
ke mi amas lin.
Mi rekomendas, ke oni sentu tiel,
kvazaŭ oni vidus la stelojn.

La mano povas faligi la glavon kaj esti libera.

Oni devas majstri la senutilan tremadon,
se lavango ruliĝu en la valon.

Mi faros vin senspira kiel neĝoŝtormo.
Niaj plezurigaj voluptaj agoj
lante obtuzigu vin. La sensoj
fuĝu for de vi kiel sur balancilo.
Per tute konfuziĝinta hararo
mi ligos vin, se vi postulos tion.
Vi estos ebria kaj ĝoja
kiel post juna kamparana vino.

tradukis Cezar
laŭ germana traduko "Ihr Lied" de Sarah Kirsch
el "versoj por enamiĝintoj"