BERTOLT BRECHT
- Al la postnaskitoj (An die Nachgeborenen)
- Anakronisma procesio aŭ Freedom kaj democracy (Der anachronistische Zug oder Freedom und Democracy)
- Balado pri MacHeath (Ballade über Mackie Messer)
- Pri l' agrabla vivo (Vom angenehmen Leben), de Francisko Viljono, krome la traduko de la originalo fare de Francois Gaultier: Francisko Viljono:BALADO (refuto al Frank Gontjer')
- Demandoj de leganta laboristo (Fragen eines lesenden Arbeiters)
- La tajloro de Ulm (Der Schneider von Ulm)
- Laŭdo pri la komunismo (Lob des Kommunismus)
- Legendo pri la morta soldato (Die Legende vom toten Soldaten)
- Memoroj pri Marinjo A (Erinnerungen über Marie A.)
- Plezuroj (Vergnügen)
- Transen de l' montoj (Über die Berge)

Al la postnaskitoj
1
Vere, mi vivas en mornaj tempoj!
La fidoplena vorto estas malsaĝa. Glata frunto
estas signo por mankanta sentemo. La ridanto
nur ne ricevis ankoraŭ
la teruran sciigon.
Kiaj tempoj estas, dum kiuj
interparolado pri arboj preskaŭ estas krimo,
ĉar ĝi inkludas silenton pri tiom da krimoj!
Ĉu tiu, kiu tie iras trankvile trans la straton, eble
ne plu atingeblas por la amikoj,
kiuj estas en mizero?
Estas vere, mi ankoraŭ perlaboras mian porvivon.
Sed kredu al mi: tio estas nur hazardo. Nenio
de tio, kion mi faras, rajtigas min manĝi ĝissate.
Hazarde ne trafis min. (Se Fortuno min forlasas,
mi pereos.)
Oni diras al mi: Manĝu kaj trinku! Estu ĝoja, ke vi havas.
Sed kiel mi manĝu kaj trinku,
se mi forŝiras tion, kion mi manĝas de malsatulo, kaj
se mia glaso da akvo mankas al mortanto pro soifo?
Kaj tamen mi manĝas kaj trinkas.
Volonte ankaŭ mi estus saĝa.
En la antikvaj libroj legeblas, kio estas saĝa:
Eviti la kverelon de la mondo kaj pasigi
la mallongan tempon sen timo.
Ankaŭ rezigni pri perforto,
malbonon rekompenci per bono,
liajn dezirojn ne plenumi, sed forgesi,
tio estas rigardata kiel saĝa.
Ĉion ĉi mi ne povas:
Vere, mi vivas en mornaj tempoj!
2
En la urbojn mi venis en la tempo de la malordo,
kiam regis malsato.
Inter la homojn mi venis en la tempo de ribeloj.
Kaj mi ribelis kun ili.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.
Mian manĝon mi manĝis inter la bataloj.
Por dormi mi kuŝiĝis inter la murdistoj.
La amon mi flegis sen atento
kaj la naturon mi vidis sen pacienco.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.
La stratoj kondukis en la marĉon en mia tempo.
La lingvo perfidis min al la buĉisto.
Mi povis ŝanĝi nur malmulton. Sed, ke la regantoj
sidus sen mi pli sekuraj, tion mi esperis.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.
La fortoj estis malmultaj. La celo
troviĝis en granda foro.
Ĝi estis klare videbla, kvankam por mi mem
apenaŭ atingebla.
Tiel pasis mia tempo,
kiu surtere estis donita al mi.
3
Vi, kiuj vi aperos el la torento,
en kiu ni dronis,
pripensu,
kiam vi parolas pri niaj eraroj,
ankaŭ la mornan tempon,
kiujn vi jam lasis post vi.
Ĉar ni ŝanĝis pli ofte la landojn ol la botojn,
irante tra la militoj de la klasoj, malesperiĝintaj,
se tie estis nur maljusto kaj ne ribelemo.
Kaj tamen ni ja scias:
Ankaŭ la hato kontraŭ la aĉoj kaj fioj
distordas la vizaĝojn.
Ankaŭ la kolero kontraŭ la maljusto
raŭkigas la voĉojn. Ho ve, ni,
kiuj volis pretigi la teron por afableco
mem ne povis esti afablaj.
Sed vi, kiam estos tiel,
ke la homo estas helpanto por la homo,
pensu pri ni kun indulgo.
Tradukis Cez
Gloso: Hato = forta malamo.
Anakronisma procesio aŭ Freedom kaj democracy (1947)
En printempgermana land'
el cindro kaj ruina vand'
provis verdi jam betul'
delikate en angul'.
Jen el sudo kaj elvale
venis kote karnavale,
balotara procesi'.
Du tabulojn portis ĝi.
Truaj pro la vermpiknikoj
tre paliĝis la indikoj.
Diveneblis tio ĉi:
Freedom kaj democracy.
La vidvinoj, fianĉinoj,
orfoj, lamaj, kaj tremant' -
gapis mire ĉe la rand'.
Surdan la blindul' demandis
kio polve preterbandis
kun alvoko tiu ĉi:
Freedom kaj democracy.
Pinte paŝis kalva vir'
tondre kantis kun inspir':
„Allons, enfants, god save the king,
la dolaron ting ting ting.“
Poste paŝis kun monstranc'
du kutuloj en avanc'.
Se kuto levis sin pro ŝtup'
sin montriĝis bototub'.
Sur la flagokruc-apliko
nevideblas la svastiko.
Laŭ la iro de l' epok'
nun forestas ĉiu hok'.
Sub la kruco paŝas frato,
de la sankta patro sendato.
Kiu, certe sen kontent'
vidas al la orient'.
Sekvas jen neforgesemaj
al tranĉiloj longaj emaj
stamfe krias en la vic'
pri l' liber' de l' linĉjustic'.
Nun ular' kun samaj celoj,
grizaj moŝtoj el karteloj:
Por l' armila industri'.
Freedom kaj democracy.
Kvazaŭ impotenta koko
pavas grandgerman' kun voko
pri l' LIBERO de la vort'.
Legu: murd'.
Takte paŝas instruistoj,
povŝatantoj, cerbfuŝistoj
volas ŝanĝi plu junulojn
eĉ laŭ rajt' en buĉkunulojn.
Sekvas nun la kuracistoj
malamantoj kaj faŝistoj,
komunistojn plu postulas
kaj por testoj enkalkulas.
Sciencistoj, tri sinjoroj,
la gasejaj plandoktoroj
krias nun por la kemi':
Freedom kaj democracy.
Sekvas pro l' neces' de l' ŝtato
ĉiu nazikonvertato,
multaj feltolaŭse sidas,
altpostene ĉie gvidas.
Jen la „Stürmer“ - redaktoroj
timis jam pri la favoroj,
ne forgesu ni ĉe l' faro
pri l' LIBER' de l' gazetaro.
Kelkaj de la homoj bonaj
judĉasintoj senpardonaj
paŝas post justictumultoj
por la rajt' de l' malplimultoj.
Parlamenta naziano
hitlertempe sanggermano,
advokato, sin proponas,
ĉar fervoro plu tre bonas!
La marŝanta merkatist',
diras ĉiam kun insist':
Kiel ajn nun la tendenc',
por liber' de l' konkurenc'!
Jen juĝisto kun rikan'
kun malnova leĝ' en man'
imunigis sin de l' pun',
faŝistojn absolvas nun.
La artistoj en amasoj
laŭrojn krias pro kolbasoj.
La bonuloj kun rapid'
servis nur pro bona fid'.
Skurĝoj batas sur la straton,
celas la SS-bonstaton,
ĉar bezonas ja eĉ ĝi:
Freedom kaj democracy!
Kaj la Hitler-virinaro
levas jupojn sen avaro,
brunaj suroj ĉe l' parado
por usona ĉokolado.
Inoj fortaj, spionistoj,
gazetistoj, neĝhelpistoj
Impostinterez-kaptistoj
Pragermanland-rekasistoj
Sang' kaj kot', amika duo,
marŝis tra la land' kun bruo
ruktis, stinkis, vomis ĝi:
Freedom kaj democracy!
Fine peste tiu hord'
venis al la Isar-bord'
al la ĉefurb' de l' movado,
ekirej' de l' tombfosado.
Informite de l' gazetoj,
ĉe la propraj domskeletoj
staris homoj kun malsat'.
Konsternite pro la stat'.
Kiam la mefita band'
marŝis tra l' ruina land',
paŝis el nazia pord'
ses figuroj nun sen vort'.
La marŝantoj do ekhaltas
La figuroj aŭten saltas,
post kapklin' al la kolon'
ĉe l' tabuloj en la fon'.
Ili en kaleŝoj restas
partianoj ili estas.
Rube levas sin la kri':
Freedom kaj democracy!
Kun la man' ĉe l' vipekstrem'
alveturas la SUBPREM',
kirasite venas ĝi,
en donac' de l' industri'.
Aplaŭdate en rusta tank'
venas la LEPRO kun dank'.
Pro honto ligas ĝi kun forto
kravaton supren sen vorto.
Nun la TROMPO kun fier'
svingas kruĉon kun bier'.
Ĝi drinkigas vin senkoste,
donu nur la idojn poste.
Olda laŭ Metuŝelaĥ'
en kaleŝ' la STULTO, aĥ,
entreprenas plu kun pomp',
gapas daŭre al la tromp'.
Jen el aŭto brako pendas,
La MURDO mem salutojn sendas.
Brutplezure kantas ĝi
pri Sweet dreams of liberty.
Tremante plu post ŝok' sen dorm'
jen la RAB' en uniform'
kiel junkro-feldmarŝal'
kun globuso el metal'.
La ses uloj, kvazaŭ fratoj,
hejmrajtuloj,sen kompatoj,
nun postulas kun pasi'
Freedom kaj democracy.
Sekvas post la plagularo
ege granda mortulĉaro.
Pri l' mortuloj restas dub',
estas nekonata trup'.
Vento kantas elruine
la mortintomeson fine
por la bombtrafitaj homoj,
kiuj loĝis en la domoj.
Fuĝis el kaputaj stratoj
kunmarŝante grandaj ratoj,
pepas en la procesi':
Freedom kaj democracy!
tradukis Cezar
Balado pri Macheath
1
Kaj la ŝarko havas dentojn,
montras ilin sen subtil'.
Sed MacHeath tranĉilon havas,
nevideblas la tranĉil'.
2
Aĥ, ruĝiĝas la naĝiloj
de la ŝark', se fluis sang'.
Lia Moŝto portas gantojn,
jen MacHeath laŭ sia rang'.
3
Ĉe la akvo de Tamizo
renversiĝas homa ar'
nek pro pest nek pro ĥolero,
onidire MacHeath-far'!
En dimanĉo bela blua
kuŝas strande morta hom'.
Vir' foriras post angulon.
Jen MacHeath, laŭ lia nom'.
5
Kaj Ŝmul Majer malaperis
kiel ofte riĉa vir'.
Kaj la monon havas MacHeath.
Ne pruveblas la konspir'.
6
Jenny Towlern oni trovis
kun tranĉilo en la mam'.
Iras kaje MacTranĉilo
sen eĉ scii pri la dam'.
7
La ĉaristo Alfons Glite,
kie li? Ĉu scios ni?
Kiu ajn pri tio scias,
Ne MacHeath, jen certu vi.
8
Kaj la granda brul' en Soho:
Sep infanoj kaj oldul'-
sen molest', naiva MacHeath en-
amasas post la brul'.
9
La vidvino neplenaĝa,
fama estas ŝia nom',
ŝi vekiĝis perfortita.
Kostas kiom, MacHeath, hom'?
10
Kaj la fiŝoj malaperas
Je ĉagreno de l' kortum'.
Oni citas eĉ la ŝarkon,
sed li neas sen cerbum'.
11
Li ne povas rememori
Ĉar la ŝark' ne estas ŝarko,
se ne trovas pruvoj sin
trad. Cezar
PS: MacHeath, pronconcu: Mekhif'

Balado pri la agrabla vivo
(Laŭ Francois Villon)
La laŭdoj oftas pri la grandsprituloj
feliĉaj kun libraĉ' kaj eĉ sen pano
vivantaj kun la ratoj en kabano.
Mi diras: restu for pri tiaj uloj!
Laŭvivu, kiun plaĉas la imag'.
Mi - inter ni – jam satas pri l' admon'.
Neniu birdo eĉ ĝis Babilon'
eltenus tion eĉ dum nura tag'.
Se vivo tristas, helpas ne persvad'.
Agrablan vivon donas nur bonstat'!
La pastro de Saint John, de l' amo filo,
li diras mem, li ankaŭ vinojn amas,
per bela preĝ' Orinjon li ekflamas -
mi kaptas ŝin svingante per hakilo.
Kaj ĉiu prenas sin laŭ sia fort'.
Pri hom' alia pensu sen komfort'
Sen pago servas ja ne eĉ la art'.
Respekton mian por la vort' laŭ fart':
Nur plejprenanto estas elektat'.
Agrablan vivon donas nur bonstat'!
Aventuristojn kun la brava koro
kaj la avid' je propra fel-ofero
kaj tiuj diroj nur pri l' pura vero,
ke legu do la burĝoj kun adoro,
rigardu ilin iam en vesper',
la fridan damon kun la edz' en lit'
kaj la aŭskulton pro aplaŭd' sen sprit',
la gapojn kvinmiljaren kun desper'.
Ĉu vin ĉe tio kaptas ne kompat'?
Agrablan vivon donas nur bonstat'!
Mi mem, mi havus ja por mi komprenon,
por la prefer' de grand' kaj sol' sen limo.
Sed vido al la uloj el proksimo
avertis min: Nun lasu tian penon.
El povro fontas krom la saĝ' la plend',
el bravo krom la glor' amara ŝvit'.
Vi saĝis, povris jam kun brava spit'.
Nun haltu do pri tiu grandosent'!
Jen tuj sin trovos vojo al beat':
Agrablan vivon donas nur bonstat'.
tradukis Cezar
Rimarkoj: Kion
Viljono, K.Marx kaj B. Brecht havas komunan? Ili ne preĝas socion sen
riĉo, sed ili estas por tio, ke la riĉo el ĉiuj fontoj fluu - kaj por
ĉiuj.
Por Brecht la propraĵo ne estis io sankta - tute male
al liaj idoj - kaj tial li ofte uizs tekstojn de antaŭuloj. La poemo
estas bona interpreto de la poemo de Viljono.
Brecht estis
tre influata de la franco Franscisko Viljono kiu naskiĝis en 1431 kaj
eble vere finiĝis je pendumilo en 1462. La mokulo Viljono, kiu iam mem
eĉ mortpikis pastron, vivis la vivon de studento, de frato de la
rabistaro "konkofratoj", kaj kiel prostituigisto - kaj kiel poeto.
Francois Villon, tre influa en la monda historio de ribelema liriko,
estas unu el la plej gravaj artistoj, kiuj iam ajn vivis, lumturo en la
tenebro de kutime tro obeema literaturo. Li influis ekzemple R. L.
Stevenson kaj Bertolt Brecht, por nomi nur du famulojn.
Ke ni esperantistoj havas tradukiston en Francio, Francois Gaulthier, kiu tradukis la tutan ampleksan verkon de tiu poeto en Esperanton, estas por ni bonŝanco. En Germanio ekzistas laŭ mia scio nur elektoj de la verkoj de Viljono. Jen la interesa kazo, ke Esperanto por mi fariĝis neatendita ponto al tre grava ŝatata poeto. El tiu kolekto mi ĉerpis la supran poemon de li. Jen la ligo al la retejo por Viljono, kiu estas trezorejo por ŝatantoj de suka vivoplena poezio.
PS: La poemoj bedaŭrinde ne plu legeblas rete.
Francisko Viljono
BALADO
(refuto al Frank Gontjer')
La originalo tradukita
en Esperanton
. . . . . . . . . . . . . . [143a] T 1473
Jen grasa kanonik' sur plum-kusen'
En mato-ĉambro kun fajrujo flagra
Kaj kuŝas apud li vidvin' Sidven',
Koketa, glata, mola, dolĉ-reaga.
Dum gustumad' de hipokras', tuttaga,
Karesi, ludi, kisi, multe ridi
Kaj nude-nude, korp-sur-korpe sidi,
Mi vidis ilin du tra tru' en pordo;
Eksciis do, ke por funebron bridi
Valoras plej la vivo en komforto.
Se Frank Gontjer' kaj amikin' Helen'
Pri tia dolĉa viv' havus imagon,
Nek ajl', nek cepo (pro haladzo, jen!)
Enirus plu ilian ezofagon,
Nek kaĉo, nek mikspoto en stomakon.
Ja mankas spic'! (Mi diras sen insido!)
Se kuŝas ili sub rozarb-egido,
Ĉu ne pli bone seĝ-kaj-lit-agordo?
Prefere kio? Kion pensas vi do?
Valoras plej la vivo en komforto.
Nur kruda pan', hordeo kaj aven',
Kaj akvo-trink' dum tuta zodiako...
Mi ne eltenus ĝin eĉ dum maten',
Por ne paroli pri la tuta tago.
Ne helpus kant' de birdoj ĝis en Prago!
Sed, ĝue Frank Gontjer' (lin Dio gvidu!)
Kun sia Helenin' sub rozo sidu:
Ilia ŝat'! Por mi estas en ordo;
Sed kio ajn pri kamparan' validu,
Valoras plej la vivo en komforto.
Princ', juĝu! Por konsento ni rapidu.
Koncerne min (sen iu ajn rankor', do),
Kiel infan' mi aŭdis, do mi fidu:
Valoras plej la vivo en komforto.
Tradukis Francois Gaultier

La tajloro de Ulm
(1592)
"Episkop', mi flugos",
diris tajlor' al la moŝt'.
"Venu, por moment'."
Kaj li grimpis kun flugiloj
en aplaŭdo kaj jubiloj
ĝis la granda, granda kirktegment'.
Lia Moŝt' nur diris:
"Mensogoj, kiel ĉiam.
Hom' birdo ne estas.
Homoj flugos neniam".
La episkopo plu iris.
"La tajloro jam ne vivas",
diris la homoj ĉe l' Moŝt':
"Trois la aŭdac'.
La flugiloj frakasiĝis,
la tajloro surnaziĝis
sur la dura, dura kirkoplac'."
Sonoriloj sonis.
"Mensogoj, kiel ĉiam!
Hom' birdo ne estas.
Homoj flugos neniam",
la episkopo admonis.
tradukis Cezar laŭ "Ulm 1592"
Legendo pri la morta soldato
1Printempo kvara de l' milit'.
Ne espero, ke venas fin'.
Decidis soldat' sen plia hezit'
heromortigi sin.
2
Sed Ekscelenc' bedaŭris ĝin,
ne pretis jam la milit',
ke la soldat' mortigis sin.
Tro fruis la suicid'.
3
Somero ĵetiĝis sur tomboj nun,
jam dormis la soldat',
jen nokte almarŝis sub la lun'
kuracista komitat'.
4
La militista komision',
aliris ĝis lia tomb',
elfosis la viron kun brua ton'
per ŝpatoj kaj pastra pomp'.
5
Doktoro inspektis lin tuj kun skrupul',
kio restis plu, kun sever'.
La doktoro trovis, ke sanas la ul',
ke li fuĝis nur pro la danĝer'.
6
Ili prenis lin do en la bela nokt',
en blua nokt' kun si.
Videblis, sed nur sen kask' surkape,
la steloj de la patri'.
7
Fajrecan brandon ili verŝis en lin,
la korpo putris jam.
Du flegofraŭlinoj alkroĉis sin.
Kaj duonnuda dam'.
8
Kaj ĉar de l' soldat' eliras fetor',
frontlamas pastro sur l' strat',
Vualas lin per incenc' kun fervor'.
Ne stinku la soldat'.
9.
Orkestra muzik', ladblova marŝ',
antaŭas lin kun bru',
kaj la soldat' laŭ sia eduk'
elpaŝas ĝis la genu'.
10.
Brakumas kiel fratoj lin
sanitarista par',
por ke li ne ĵetu en koton sin,
ne decas tia far'.
11.
Pro la koloroj de la flag'
sur lia mortĉemiz'
portata antaŭ li, la kot'
foriĝis kun sia griz'.
12.
Ĉe l' front' eĉ paŝas fraksinjor'
kun brust' ŝvelanta en lum'.
Li, pro la patriota kor',
scias ja pri devplenum'.
13.
Kun blovmuzik' do la taĉment'
malhelen marŝis sur l' strat',
kaj kiel flok' en neĝŝtormvent'
ŝanceliĝis la soldat'.
14.
La katoj, hundoj krias: Fi!
Kriĉfajfas la ratoj de l' front':
"Neniam estu francaj ni,
ĉar ĝi estus grava hont'!"
15.
Se ili marŝis tra vilaĝ',
la inoj venis ja.
La arboj kliniĝis sub plena lun'
ĉe krioj kaj hura.
16.
Kun Ĉindrara kaj ĝisrevid'!
Kun in' kaj hund' kaj Di'!
Ebriiĝinte la morta soldat',
similis al simi'.
17.
Se ili marŝis tra vilaĝ',
li ne videblis plu.
Tro multaj saltis ĉe li kun plaĉ'
hurae en la bru'.
18.
Tro multaj dancis kaj kriis sen halt',
jam ne vidis lin.
Videbla li estis nur supre el alt'.
Jen montras nur steloj sin.
19.
Ne ĉiam estos stelobril',
alvenos la aŭror'.
Sed la soldat', laŭ sia eduk',
remortos kun fervor'.
tradukis Cezar

Demandoj de leganta laboristo
Kiu konstruis la seppordegan Tebon?
En la libroj troviĝas la nomoj de reĝoj.
Ĉu la reĝoj pene portis la rokpecojn?
Kaj la plurfoje detruita Babilono -
kiu konstruis ĝin tiomfoje?
En kiuj domoj de la ore brilanta Limao
loĝis la konstrulaboristoj?
Kien iris je la vespero, kiam la Ĉina muro
estis finfarita, la masonistoj?
La granda Romo estas plena de triumfarkoj.
Kiu starigis ilin?
Super kiu triumfis la cezaroj?
Ĉu la multfoje prikantita Bizanco havis
por siaj loĝantoj nur palacojn?
Eĉ en la legenda Atlantiso, en tiu nokto,
kiam la maro voris ĝin,
la dronantoj kriegis je siaj sklavoj.
La juna Aleksandro konkeris Hindion.
Ĉu li sola?
Cezar venkis la gaŭlojn.
Ĉu li ne havis almenaŭ kuiriston kun si?
Filipo de Hispanio ploris, kiam lia floto pereis.
Ĉu krom li neniu?
Frederiko la Dua venkis en la Sepjara milito.
Kiu venkis krom li?
Sur ĉiu paĝo unu venko
Kiu kuiris la venkomanĝojn?
Ĉiujn dek jarojn plia granda viro.
Kiu pagis la kostojn?
Tiom da raportoj.
Tiom da demandoj.
tradukis Cezar
Laŭdo pri la komunismo
Ĝi estas prudenta, ĉiu komprenas ĝin. Ĝi facile kompreneblas.
Vi ja ne estas ekspluatisto, vi povas kompreni ĝin.
Ĝi estas bona por vi, informu vin pri ĝi.
La stultuloj nomas ĝin stulta, kaj la kotaj
nomas ĝin kota.
Ĝi estas kontraŭ la koto kaj kontraŭ la stulteco.
La ekspluatistoj nomas ĝin krimo.
Sed ni scias:
Ĝi estas la fino de la krimoj
Ĝi estas ne frenezo, sed
La fino de la frenezeco.
Ĝi estas ne kaoso
Sed la ordo.
Ĝi estas la simpla
Kiu malsimple fareblas.
tradukis Cezar
Bertolt Brecht
Memoro pri Marinjo A.
Karaj legantoj,
en tiu ĉi paĝo mi raportas iom pri la cirkonstancoj en kiuj la
juna Brecht verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo
efektive ekzistis, ŝia nomo estas: Marie Rose Aman. Brecht konatiĝis ŝin
dekokjara.
Sed Marinjo prefere rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Brecht al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis impresita de la bonega konduto de la gimnaziano, de liaj rondaj belaj okuloj, kiuj sekrete strabis al mi. Sed tion la kunlernantinoj, kiuj sidis kun mi ĉe la tablo, tute ne rimarkis. Kaj efektive li donis al mi ankoraŭ en la sama horo notfolion, sur kiu li faris komplimenton pri mia longa hararo kaj insiste petis min pri rendevuo. Ni vidis nin poste kiel hazarde kelkajn fojojn... Ankaŭ kun miaj gepatroj ekestis malfacilaĵoj..."
Kiam Brecht kisis ŝin la unuan fojon, ŝi forpuŝis lin, ne sciante, "ĉu kisoj eble eĉ povus havi sekvojn". Li diris: "Kara infaneto, vi devas iri al via patrino, por ke ŝi instruu vin pri tio. Tio ne povas esti mia tasko." Ŝi vizitis lin poste kelkajn fojojn en lia bohemia mansardo. "Unufoje diris Brecht al mi, ke li permesos estontece nur unu ĉapelon po jaro al mi, sed ke li surprizos min anstataŭ tio en la iro de la tempo kun sep infanoj."
La
poemon junulo Brecht verkis en trajno, en la jaro 1920, ankoraŭ tute ne
foririnta de ŝi. Sed li jam divenis ĉe la verkado de tiu poemo, ke
Marinjo baldaŭ estos por li nur alta blanka nubo en la ĉielo.
Brecht Mi ne faris multon
"Tiun someron mi ne faris multon, mi iom naĝis, legis kelkon, nenion
amis. Sed mi ne pigris. Mi devis transŝoveli mortintojn kaj kutimiĝi je
ilia aspekto. Pli terure ol tio, ke mi faris nenion, estis tio, ke mi
komencis multon. Almenaŭ kelkaj baladoj estas pretaj. Ankaŭ la
segolaboro je la branĉo, sur kiu mi sidas, progresas, kvankam lante.
Sed la sekurecon mi ankoraŭ elpelos el mi."
taglibroj, 12-26-1920
PS: Nu, la juna Brecht verkis interalie ankaŭ tiun nekredeble belan poemon, do tute pigra li ja ne estis, ĉu? (Cezar)
Bertolt Brecht
Memoro pri Marinjo A.
Sentimentala kanto nr-o 1004
1
En tiu tag' sub blua lun' septembre
ĉe juna pruna arbo en komfort'
mi tenis ŝin, la palsilentan karan,
kaj kiel sonĝon, en la brak' sen vort'.
Kaj super ni somere en ĉielo
mi vidis nubon longe kun fervor'.
Ĝi estis blanka, nekredeble alta.
Ĉe l' rerigardo ĝi jam estis for.
2
De tiu tago pasis multaj lunoj,
kaj nuboj naĝis multaj en la vent'.
La prunaj arboj eble ne plu staras,
kaj pro l' demand' pri mia amkontent':
mi diras nun, mi tute ne memoras,
amik', sed vin komprenas, kun konsent'.
Vizaĝo ŝia tamen tiom foras.
Mi scias nur, mi kisis ŝin kun sent'.
3
Kaj eĉ la kis', ĝi estus forgesita,
se ne estintus tie tiu nub'.
Mi scias ĝin kaj ĉiam ĝin mi scios.
Ĝi ege blankis en la alt', sen dub'.
La prunaj arboj eble eĉ plu floras.
Ĉu sepa id' de l' in' ĵus krias en la fru'?
Sed tiu nubo floris nur minutojn,
ĉe l' rerigardo svenis jam en blu'.
tradukis Cezar 03/07.02.04
Bertolt Brecht
Erinnerung an die Marie A.
Sentimentales Lied Nr. 1004
1
An jenem Tag im blauen Mond September
Still unter einem jungen Pflaumenbaum
Da hielt ich sie, die stille bleiche Liebe
In meinem Arm wie einen holden Traum.
Und über uns im schönen Sommerhimmel
War eine Wolke, die ich lange sah
Sie war sehr weiß und ungeheuer oben
Und als ich aufsah, war sie nimmer da.
2
Seit jenem Tag sind viele, viele Monde
Geschwommen still hinunter und vorbei.
Die Pflaumenbäume sind wohl abgehauen
Und fragst du mich, was mit der Liebe sei?
So sag ich dir: ich kann mich nicht erinnern
Und doch gewiß, ich weiß schon, was du meinst.
Doch ihr Gesicht, das weiß ich wirklich nimmer
Ich weiß nur mehr: ich küßte es dereinst.
3
Und auch der Kuß, ich hätt ihn längst veregssen
Wenn nicht die Wolke dagewesen wär
Die weiß ich noch und werd ich immer wissen.
Sie war sehr weiß und kam von oben her.
Die Pflaumenbäume blühn vielleicht noch immer
Und jene Frau hat jetzt vielleicht das siebte Kind
Doch jene Wolke blühte nur Minuten.
Und als ich aufsah, schwand sie schon im Wind.
Brecht pri Marie Rose Aman
Brecht, kiu ne havis multe da feliĉo kun ŝi, skribas en letero al
Caspar Neher: Mi do ne plu povas kisi la Rozmarinjon (ŝi havas,
malsekajn plenajn lipojn en la pala soifa vizaĝeto). Sed mi povas kisi
aliajn, kompreneble. Mi vidas mil buŝojn antaŭ mi, kiuj sopiregas kison
de mi. Tridek jarojn mi donas al mi kaj kvin kontinentojn. Sed la
Rozmarinjon mi do ne... Kruco kaj diablo! Kio estas mil ebloj kontraŭ
unu maleblo? Forgesita estas la forto = fuĝo pro - malforto. La plej
alta estas preni, kion oni povas preni al si. Kaj la alia? Sed la alia,
kion oni ne povas...? "Ne povas ekzisti dio, ĉar alie mi ne povus
elteni tion, ne esti dio." Kiu ne ridas pri tio? (Ankaŭ la ridado estas
iaspeca forto de la malfortuloj!)
letero, 12-18-1917
Patro kaj filo
Tagmeze paĉjo parolas sensencaĵojn pri la komunismo. Du pomoj en la
ĝardeno estas ŝtelitaj, mi defendas la ŝteliston: Kion arboj faras,
apartenas al neniu. Poste paĉjo krias, ke estas skribite en la gazeto,
ke la Entente-komisiono fiksigas la polican horon je la 23-a, ke tio
tiel aĉe fariĝis pro tiaj uloj, kiaj mi. Li volas scii, kion mi jam
faris por la ĝenerala bonfarto, li diris, ke ankoraŭ tute nenion mi
faris, ke mi eĉ post kvin jaroj ne faros mian kuracistan
antaaŭekzamenon, ke li volus vidi foje antaŭ ĉio seriozan laboron de
mi. Tion, kion mi faris laŭ lia opinio kun mia literaturo, estis por li
nenio. Tio devus montriĝi ankoraŭ laŭ li. Mi rapide eliris. Mi enspezis
ankoraŭ nenion.
taglibroj, 09-15-1920

Komento de Brecht pri la tempo, kiam la poemo ekestis
Mi plenkreskiĝis kiel filo
De bonstataj homoj. Miaj gepatroj
Ĉirkaŭigis kolumon al mi kaj edukis min
En la kutimoj de priservato
Kaj instruis min pri la arto ordoni.
Sed kiam mi plenkreskiĝis kaj ĉirkaŭrigardis,
la homoj de mia klaso ne plaĉis al mi,
ne la ordonado kaj ne la priservoj.
Kaj mi forlasis mian klason kaj aliĝis
Al la pli simplaj homoj.
Prunkuko de Donjo

Ingrediencoj: panfermenta pasto * 2 kg da prunoj * butero * sukero kaj cinamo
1. Knedu la paston kaj lasu kuŝi ĝin en varma loko dum 15 minutoj. Senkernigu la prunojn kaj duonigu ilin.
2. Platrulu la paston kaj aranĝu ĝin poste sur grasumita bakpleto. Surmetu la prunojn kun la haŭtflanko malsupren. Baku la kukon en antaŭhejtita bakforno dum 40 minutoj ĉe 200 gradoj de Celsio.Laste ŝmiru buteron sur la varman bakitaĵon kaj tuj surŝutetu sukeron kaj cinamon.
Bonan apetiton deziras Donjo!
"Plezuroj" (1954)
La unua rigardo el la fenestro matene
La retrovita malnova libro
Entuziasmaj vizaĝoj
Neĝo, la ŝanĝo de la sezonoj
La gazeto
La hundo
La dialektiko
Duŝado, naĝado
Malnova muziko
Oportunaj ŝuoj
Ekkompreno
Nova muziko
Verkado, plantado.
Vojaĝado.
Kantado
Esti afabla.
tradukis Cezar

Transen de l' montoj
Transen de l' montojflugas hom' laŭ plan'.
Grandas verkoj, fontoj,
Sed por multaj mankas plu la pan'.
Ke malsatas plu infan'!
Inter kontinentoj
telefonas hom' kun hom'.
Centmil manoj, sentoj,
etendiĝas de dom' al dom'.
Homaran'!
Se kuniĝos man' kun man'!
trad. Cezar







