DENNIS BRUTUS

Suda Rodezio (Zimbabvo) 


Sed la tenero transvivos

Sed la tenero vivos plu

Kaj tamen ni vivos plu;
ne velkos la tenero,
kvankam oni perfidis ĝin.

Avidaj reflektoroj kvazaŭ per ungegoj
fosiĝas en niaj nudajn, sendefendajn ombrojn;

La monolita dekalogo de faŝistaj malpermesoj
fikse rigardas sur niajn kapojn
kaj tremas antaŭ la renversiĝo en la abismon;

ĉe kadukaj pordoj tondras bototretado.

Sed ni vivos plu,
spite al disigitaj vivoj, mizero kaj malsato.

Tra la asfalta tenebro siblas patrolaj serpentoj
siajn minacojn kontraŭ nia vivo.

Jen teruro senmezura, nia lando estas dezertigita de teroro,
malbeligita kaj disŝirita kiel ni,
kiel nia sindonemo.

Sed la tenero vivos plu.

tradukis Cezar