ERNESTO CARDENAL

Psalmo 21
Dio mia, Dio mia – kial Vi forlasis min?Mi fariĝis karikaturo,
la popolo malestimas min.
Ili mokas pri mi en ĉiuj gazetoj.
Tankoj ĉirkaŭas min,
mitraloj sur min celas,
elektrizita dorndrato
min enfermas.
Ĉiutage ili vokas min.
Ili brulmarkis min per nombro
kaj fotografis min post dorndrata baraĵo.
Miajn ostojn oni povas kalkuli kvazaŭ kiel sur rentgenfoto.
Ili forprenis ĉiujn miajn paperojn.
Nuda ili ŝovis min en la gasumejon
kaj ili disdividis miajn vestaĵojn kaj ŝuojn inter si.
Mi krias pro morfino kaj neniu aŭdas min.
Mi krias en la kateniteco de frenezjako,
en frenezulejo mi krias la tutan nokton,
en halo de la nesanigeblaj malsanuloj,
en epedemiosekcio
kaj en geoldulhejmo.
En psikiatra kliniko mi batalas ŝvitkovrite kontraŭ la morton,
mi sufokiĝas meze de oksigena tendo,
mi ploras en policejo,
enkorte de prizono,
en torturoĉambro
kaj en orfejo.
Mi estas radioaktive kontaminita,
oni evitas min pro timo de infektoj.
Sed mi rakontos al miaj fratoj pri Vi.
En niaj kunvenoj mi gloros Vin.
Enmeze de granda popolo miaj himnoj
estos ekkantataj.
La povruloj faros bankedon.
La popolo, kiu ankoraŭ estas naskenda,
popolo nia, festos grandan feston.