Yunpeng
Ne estu la infano de ĉino
Ne estu la infano de gepatroj el Chengdu,se via patrino estas drogodependanto
kaj ne revenas hejmen dum sep tagoj kaj sep noktoj.
Ne estu la infano de gepatroj en Henan,
ĉar alie la aidoso en via sango ridas laŭte.
Ne estu la infano de gepatroj en Shanxi,
kie via patro povas fariĝi korbo plena de karboj, kaj vi ne plu revidas lin.
Ne estu la infano de gepatroj en Ĉinio,
kie la gepatroj ĉiuj estas timemaj kaj evitemaj. Se la morto estas plej proksima,
ili savas siajn gvidantojn unue.